Alexander Faltin

Alexander Faltin
Persona informo
Naskiĝo 24-an de decembro 1819 (1819-12-24)
en Liepāja
Morto 8-an de novembro 1899 (1899-11-08) (79-jaraĝa)
en Wiesbaden
Lingvoj latvagermana vd
Ŝtataneco Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Imperia universitato de Dorpat Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Johann Friedrich Leopold Faltin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Juliane, geb. von Vietinghoff Faltin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Rudolf Faltin Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alexander Hermann FALTIN (latve Hermanis Aleksandrs Faltins; naskiĝinta la 24-an de decembro 1819[1] en Liepāja, mortinta la 8-an de novembro 1899 en Wiesbaden) estis baltgermana juristo, liberala politikisto, reformisto kaj redaktisto.

Vivo

Post studo de jursciencoj ĉe la Imperiestra Universitato de Tartu li ekdeĵoris por la kurlanda supera kortumo. Inter 1853 kaj 1881 li estis municipkonsiliano de Rigo kaj ĉefo de la Granda gildo en Rigo. En sia skribaĵo Über den Anzeigenbeweis in Livland (1857) li ege kondamnis torturadon. Kiel delegito riga ĉe Centra justickomisiono (1864) li engaĝiĝis pri la kondamno laŭ indicoj kio antaŭenpuŝis la forigon de torturado en la rusia leĝaro.

Ekde 1853 Faldin estis direktoro kaj inter 1886 kaj 1894 prezideanto de la fervojlinioj inter Rigo kaj Daugavpils respektive Rigo kaj Tukums. Li ankaŭ reklamis por konstrui linion inter Rigo kaj Jelgava. Krome li kunfondis la gazeto "Baltische Monatsschrift" kiun li ankaŭ kun aliaj redaktistis. Tie li skribis ĉefe pri politikaj kaj ekonomiaj temoj.

En la jaro 1852-a li promociiĝis je kolegia asesoro kaj reicevis en 1858 malhelan bronzan medalon en memoro je Krimea milito (1853-1856). En 1877 oni aljuĝis al li la heredan honorcivitanecon de Rigo. En 1882 Faltin, post la ricevo de Vladimiro-ordeno, autxomate iĝis nobelo (registriĝo en la 16.2.1883 fare de la livlandaj aŭtoritatoj).

Liaj gepatroj estis la bestokuracisto Johann Friedrich Leopold Faltin kaj de grafino Juliane Dorothea von Vietinghoff (1796-1866). Lia frato estis la evangelia misiisto Rudolf Faltin.

Publikigoj libraj

  • Über den Anzeigebeweis in Livland nach der Theorie und Praxis. Rigo kaj Leipzig, Dresden, 1857.
  • Die Reform der Rechtspflege in den Ostseeprovinzen. (Speciala presitaĵo je "Baltische Monatsschrift"), Rigo 1863

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. dateninga noto pri bapto ĉe Triunuo-kirko. Arkivita el la originalo je 2019-10-29. Alirita 2022-04-26 .

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.