Alex Humet

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Alex Humet
Persona informo
Naskiĝo la  16-an de majo 1955 (nun 1955-05-16)
Lingvoj Esperantokatalunahispana
Loĝloko Belgio
Nacieco kataluna
Ŝtataneco Hispanio
Belgio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Ite Tytgat (1984–) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Matthias Humet Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj vidu tekste
vdr

Alex Humet aŭ plennome Alexandre respektive Alejandro Humet Cienfuegos-Jovellanos[1] - naskiĝis la  16-an de majo 1955 (nun 1955-05-16), do nun 71-jara - estas kataluna esperantisto origine el Barcelono, kiu post kelkaj jaroj en Roterdamo ekde la 1980-aj jaroj vivas en la distrikto Berchem de la belgia urbo Antverpeno.

Ekde novembro 1984 li estas edzo de la flandra esperantistino Ite Tytgat. La paro ekhavis tri denaske esperantistajn infanojn, Simon, Matteo respektive Matthias (1987–2018) kaj Clara nun 33-jara. El la infanoj Matthias en la Esperanto-movado plej aktivis kaj interalie estis estrarano, dumtempe ankaŭ prezidanto, de Flandra Esperantista Junulara Asocio (FLEJA), la landa sekcio de TEJO en Flandrio.

Alex Humet ekde la jaro 1980 estis fonda kunlaboranto de la magazino Monato, inter la jaroj 1985 kaj 1987 kasisto en la estraro de TEJO, kaj de 1989 ĝis 1995 nome de Flandra Esperanto-Ligo estis komitatano de UEA. Daŭre li funkcias kiel kunlaboranto de la Esperanto-domo de Antverpeno kaj aktivas en la urba Esperanto-movado.

Referencoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.