Alcollarín
| Alcollarín | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Ŝtato | |||
| Regiono | |||
| Provinco | |||
| Komarko | Tierra de Trujillo | ||
| Poŝtkodo | 10135 | ||
| Politiko | |||
| Urbestro | Julián Calzas Escribano | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 259 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 39° 15′ N, 5° 44′ U (mapo)39.244460244-5.73807411936Koordinatoj: 39° 15′ N, 5° 44′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 380 m [+] | ||
| Areo | 79 km² (7 900 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
|
| |||
| Alia projekto | |||
Alcollarín [alkojaRIN] estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2025 en la municipo vivis 259 loĝantoj sur areo de 79 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas alcollarinejos.
Situo
Alcollarín estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la nordo de la komarko aŭ distrikto Vegas Altas, je altitudo de 380 m; je 82 km de Cáceres, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 79,92 km². La plej proksimaj vilaĝoj estas Zorita, je 5 km en direkto al Guadalupe, Campo Lugar kaj Abertura en direkto al Miajadas, kio estas je 18 km.
Ekonomio
Enspezofontoj estas precipe agrikulturo de irigacio kaj brutobredado.
Limoj de la municipa teritorio
- Zorita norde kaj oriente.
- Madrigalejo sudoriente.
- Campo Lugar sudokcidente.
- Abertura okcidente.
Demografio
| Demografia evoluo de Alcollarín inter 1950 kaj 2021 | |||||||
| 1950 | 1960 | 1970 | 1981 | 1991 | 2001 | 2011 | 2021 |
|
1040 |
1141 | 769 | 478 | 385 | 329 | 260 | 274[1] |
Konstateblas, ke dum la dua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro trioniĝis pro elmigrado kaj maljuniĝo de la populacio.
Hidrografio
La ĉefa rivero de la municipo estas la rivero Alcollarín, alfluanto de la rivero Ruecas. Trapasas la municipan teritorion ankaŭ la rojoj Gargantilla kaj Levosilla, alfluantoj de la Alcollarín.
Etimologio
Spite aliaj popularaj falsaj etimologioj ŝajne la nomo de la vilaĝo devenas el arabaj artikolo (al) kaj finaĵo (im) kun mozaraba radiko "collado" [koJAdo] kiu signifus monteto.
Festoj
- Sankta Katarina de Aleksandrio (25a de novembro)
- Festoj de la Elmigrintoj (unua semajno de aŭgusto)
Monumentoj kaj vidindaĵoj
- Palaco de la familio Pizarro/Carvajal, el la 16a jarcento (la blazonojn kiuj estis flanke de la fasado de la palaco oni ŝtelis en decembro de 2001 kaj oni ne reakiris ilin ankoraŭ).
- Preĝejo de Sankta Katarina de Aleksandrio, katolika.
Referencoj

Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





