Alberto Flores
| Alberto Flores | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 9-an de junio 1923 en Santa Maria |
| Morto | 30-an de aprilo 2019 (95-jaraĝa) en Volta Redonda |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Brazilo |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |

Alberto FLORES (Sankta Maria, la 9-an de junio 1923 - Volta Redonda, la 30-an de aprilo 2019) estis brazila inĝeniero kaj esperantisto.
Aktiva instruanto de Esperanto kaj diskoniganto de la lingvo inter spiritistoj per prelegoj kaj en fakaj revuoj. Ankaŭ lia edzino Clecy Zamora Flores (?-2011), kun kiu li geedziĝis en 1947, regis la lingvon. Ŝi estis filino de urugvaja esperantisto Ary Zamora, kiu enmigris kaj fariĝis brazila civitano en Porto Alegre, ĉefurbo de Suda Riogrando.
En oktobro 1951, en Porto Alegre, Alberto Flores prezentis en spiritisma kongreso la tezon “Esperanto kiel lingvo utila por helpi Spiritismon”. En 1954, li diplomiĝis kiel inĝeniero pri metalurgio kaj transloĝiĝis al la sidejo de CSN, Companhia Siderúrgica Nacional (Nacia Siderurgia Kompanio). Li ekinstruis Esperanton al dekoj da gelernantoj.
Fondinto de loka Volta Redonda Esperanto-Klubo (VREK). Alberto Flores verkis dekojn da artikoloj pri spiritismo kaj Esperanto. Dum la Internacia Spiritisma Kongreso, okazinta de la 1-a ĝis la 5-a de oktobro 1989, en Braziljo li prezentis la referaĵon “Esperanto kiel lingvo de la monda spiritisma familio kaj kiel ilo por la disvastigado de Spiritismo”.
En granda aĝo, dum pluraj jaroj Alberto Flores instruis en asocio de emeritoj, agado kiu en 2019 inspiris grupon en Berlino instrui la lingvon Esperanto kiel okupa kultura terapio[1].
Referencoj
- ↑ Flores en Almanko 2012, Esperanto en Berlino kaj Brandenburgio,
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

