Albert Austin
| Albert Austin | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Albert Austin | ||
| Naskiĝo | 13-an de decembro 1881 en Birmingham | |
| Morto | 17-an de aŭgusto 1953 (71-jaraĝa) en Norda Holivudo | |
| Tombo | Ferncliff Cemetery (en) | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando | |
| Profesio | ||
| Okupo | aktoro scenaristo filmreĝisoro filmaktoro | |
| Aktiva dum | 1912–1930 vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Albert AUSTIN (1881-1953) estis angla aktoro, stelulo, reĝisoro, kaj scenaristo, fama ĉefe pro sia laboro en filmoj de Charlie Chaplin.
Li naskiĝis en Birmingham, Warwickshire, Anglio kaj estis artisto de music hall antaŭ foriri al Usono kun Chaplin, ambaŭ kiel membroj de la trupo de Fred Karno en 1910. Lia aspekto estas karakterizita pro pentrita liphararo kaj kolera konduto. Li formis parton de la aktoraro de Chaplin kaj ludis helpajn rolojn en multaj el liaj filmoj, ofte kiel kontrapunkto de la stelulo kaj laborante kiel helporeĝisoro.
Post la disvolvigo de sonkino, li ŝanĝis al scenaristado, reĝisorado, kaj aktorado, ĉefe en komediaj kurtoj. Inter aliaj, li helpis Chaplin en la disvolvigo de la intrigo de The Adventurer (1917). Tamen li aperis listigita kiel kunlaboranto nur unufoje, nome por City Lights.
Kiel aktoro, li aperis en komedioj de Chaplin por Mutual Film Corporation. Poste li havis du mallongajn, nelistigitajn rolojn en unu el la mutaj komedioj de Chaplin faritajn jam en la sonepoko, City Lights (1931). Austin aperis ankaŭ por mallonge (kiel taksiisto) en la komenco de la kurto de Chaplin nome One A.M..
Li aperis ankaŭ en filmoj kun Jackie Coogan kaj Mack Sennett.
Eble la plej konata apero de Austin estis en la kurto de Chaplin nome The Pawnshop (La lombardejo). Austin eniras en lombardejo kun alarmhorloĝo, cele al ties lombardado. Por establi la valoron de la horloĝo, Chaplin dissekcias ĝin. Austin montras gapon dum Chaplin iom post iom detruas lian horloĝon, kaj poste redonas la pecojn reen al Austin.
Li havis la ĉefan rolon en la filmo de Mary Pickford nome Suds (1920), kie li kunstelulaj kiel kliento kiu lasas sian ĉemizon en ŝia lavejo. En tiu filmo li aperas sen sia komikista liphararo.
En siaj finaj jaroj li laboris kiel policano ĉe la studioj de Warner Brothers, laŭ la nekrologo de The New York Times.
Filmaro
- City Lights (1931) kiel strata bala/ŝtelisto
- The Circus (1928) kiel klaŭno
- The Gold Rush (1925) kiel orserĉisto
- Pay Day (1922) kiel laboristo
- The Kid (1921) kiel homo en ŝirmejo/aŭtoŝtelisto
- Suds (1920) Horace Greensmith
- The Professor (1919) homo en gastejaĉo
- Shoulder Arms - usona soldato / senhara germana soldato / barbula germana soldato, kajsera ŝoforo (1918)
- The Bond (1918) amiko
- Triple Trouble (1918) homo
- A Dog's Life (1918) ŝtelisto
- The Adventurer (1917) servisto
- The Immigrant (1917) kunmanĝanto
- The Cure (1917) sanhelpanto
- Easy Street (1917) pastro/policano
- The Rink (1916) kuiristo/sketisto
- Behind the Screen (1916) sceneŝanĝisto
- The Pawnshop (1916) kliento kun horloĝo
- The Count (1916) alta gasto
- One A.M. (1916) taksiisto
- The Vagabond (1916) trombonisto
- The Fireman (1916) fajrobrigadisto
- The Floorwalker (1916) vendejisto
Referencoj
- The New York Times obituary, August 19, 1953 (accessed via http://select.nytimes.com, 10a de Novembro, 2008)
- Charlie Chaplin's Collaborators, British Film Institute, alirita Nov. 10a, 2008 Arkivigite je 2012-02-14 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
- Verkoj de aŭ pri Albert Austin ĉe Internet Archive [1] Alirita la 2an de Septembro 2018
- Albert Austin ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

