Albert Ammons

Albert Ammons
Persona informo
Naskonomo Albert Clifton Ammons
Naskiĝo 23-an de septembro 1907 (1907-09-23)
en Ĉikago
Morto 2-an de decembro 1949 (1949-12-02) (42-jaraĝa)
en Ĉikago
Tombo Lincoln Cemetery (en) Traduki 41° 40′ 14″ Nordo 87° 42′ 07″ Okcidento / 41.670517 °N, 87.70195 °U / 41.670517; -87.70195 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Gene Ammons Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pianisto
komponisto
ĵazmuzikisto
muzikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Albert Ammons (* 23-an de septembro 1907 en Ĉikago, Ilinojso; † 2-an de decembro 1949 samloke) estis usona pianisto, famiĝinta ĉefe pro siaj bugio-interpretadoj kaj komponaĵoj.

La filo de pianistaj geedzoj lernis jam en la aĝo de dek jaroj la pianludadon. Lian intereson pri bluso vekis sonregistraĵoj de Hersal Thomas kaj Jimmy Yancey. Origine taksiisto, Ammons post unuaj muzikaj spertoj komence de la 1930-aj jaroj en ĉikagaj klubejoj fondis en 1934 sian propran bandon, Rhythm Kings, kun kiu li en 1936 unuafoje sonregistris por diskeldonejo Decca, je kio kunlaboris trumpetisto Guy Kelly kaj basisto Israel Crosby. Ĝia versio de "Swanee River Boogie" vendiĝis pli ol milionfoje. Malgraŭ ĉi tiu sukceso li forlasis Ĉikagon kaj iris Novjorken. En 1938 li prezentis kune kun la pianistoj Meade Lux Lewis (kun kiu li estis intime amika ekde sia taksiista tempo) kaj Pete Johnson en la novjorka Carnegie Hall ĉe la fama koncerto Spirituals to Swing de John Hammond. Regulajn prezentadojn li havis en la novjorka Cafe Society. Ammons partoprenis je la tiama bugio-febro, kiu faris la tri (Ammons, Johnson, Lewis) la plej konatajn pianistojn siatempajn.

En la 1940-aj jaroj li loĝis dumtempe en Novjorko, kiel li prezentis interalie kun Benny Goodman kaj Harry James, en 1949 Ammons sonregistris kun la bando de Lionel Hampton kaj ludis okaze de la enoficiĝo de la usona prezidanto Harry S. Truman. Kun Israel Crosby ekestis ankoraŭ lastaj sonregistraĵoj por eldonejo Mercury Records.

Kune kun Meade "Lux" Lewis li havas la meriton esti muzikisto de la unuaj sondiksoj, ekestintaj en 1939, de la nova ĵazdisko-eldonejo Blue Note Records. Multaj bugiopianistoj nomis lin sia plej grava influinto (ekz. Dave Alexander, Dr. John, Hadda Brooks, Johnnie Johnson, Ray Bryant, Erroll Garner, Frank Muschalle, Katie Webster, Axel Zwingenberger). La germana bugiopianisto Jörg Hegemann publikigis en 2007, okaze de la 100-a naskiĝdatreveno de Ammons la lumdiskon "A Tribute To Albert Ammons" .

Albert Ammons estis patro de tenorsaksofonisto Gene Ammons kaj avo de kantistino Lila Ammons.

Diskografiaj indikoj

Fontoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.