Alberite
| Alberite | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo de Rioĥo | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Ŝtato | |||
| Aŭtonoma Komunumo | |||
| Poŝtkodo | 26141 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Juan Pablo Sicilia Ausejo | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 2 743 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 136 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 42° 24′ N, 2° 26′ U (mapo)42.405833333333-2.4402777777778Koordinatoj: 42° 24′ N, 2° 26′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 452 m [+] | ||
| Areo | 20,24 km² (2 024 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Alberite [albeRIte] estas urbo kaj municipo de la aŭtonoma komunumo (regiono) Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo, je kies sudo kaj de Lardero kaj de Villamediana de Iregua kaj tial funkcianta iom kiel ĉeurbo kaj dormurbo.

Geografio
Alberite estas sur la valo de la rivero Iregua, je 7,3 km de la rioĥa ĉefurbo, Logronjo, al kies komarko ĝi apartenas; ĝi okupas etendon proksimume de 20 km² kaj ties altitudo super marnivelo estas de 449 metroj. Ĝi limas norde kaj oriente kun la municipo Villamediana de Iregua, okcidente kun Lardero, sudoriente kun Ribafrecha kaj sude kun Albelda de Iregua.
Historio
En la jaro 925 Sancho Garcés la 1-a, reĝo de Pamplono, kaj lia edzino Toda Aznárez donis la lokon al la monaĥejo de Albelda. Meze de la 11-a jarcento, la reĝino Estefanía, vidvino de la reĝo García de Nájera, donis la loĝlokojn Alberite, Lardero kaj Mucrones al sia filino Urraca.
Dum la regado de Alfonso la 6-a, El Cid faris ekspedicion kaj rabadis parton de Rioĥo kun Alberite kaj Logronjo, teritorioj kiuj apartenis al sia reĝo sed kiuj dependis rekte de García Ordóñez, persona malamiko de El Cid. La kroniko de tiu diras "Tunc autem viriliter debellando et Alberith, et Lucronium cepit". Ankaŭ Alfonso la 6-a aludis al tiu atako kiam subskribis la Foruon de Logronjo en 1095 asertante "Et ego Adefonso Rex confirmavi ista Cartula, quando ambulavi ad illo Comite García pernominato sucerrere in persona in Campo Ierumi in Alberit". Alberite formis parton de la regno Navaro ĝis 1127 kiam ĝi estis konkerita de la regno Kastilio. En la 16-a jarcento ĝi estis domaro de Logronjo.
Aktualo
La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Alberite tute male, pro proksimeco al la provinca kaj regiona ĉefurbo kaj al la ĉefaj komunikvojoj oni plialtiĝis el ĝuste sub milo da loĝantoj ĝis nunaj 2 500.
La ekonomio estis bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo kaj turismo. Lastatempe ĝi funkcias kiel dormurbo de la provinca kaj regiona ĉefurbo. Vizitindaĵoj estas la preĝejo kaj palac-turo ktp.
Vidu ankaŭ
Bildaoj
-
Blazono en blazondomo.
-
Preĝejo de Sankta Marteno.
Notoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





