Ajda Pekkan

Azhda Pekkan
foto Azhda (Ajda) Pekkan
foto Azhda (Ajda) Pekkan
homo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj informoj
Naskonomo Ayşe Ajda Pekkan
Alie nomata Azhda Pekkan
Kromnomo Diva, Superstar
Naskiĝo 12-an de februaro 1946 (1946-02-12) (80-jaraĝa)
en Istanbulo
Ĝenroj popmuziko, arabesko
Profesio kantistino
Retejo www.ajdapekkan.com
Persona informo
Naskonomo Ayşe Ajda Pekkan
Lingvoj turka
Ŝtataneco Turkio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Semiramis Pekkan (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Gulu Lalvani (en) Traduki (bofrato) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro
muzikisto
kantisto
diskografa artisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://ajdapekkan.com.tr/
vdr

Ayşe Ajda PEKKAN (turka prononco[ʒˌda pe̞kˈkan]; naskita la 12-an de februaro 1946 en Istanbulo, Turkio) estas turka popmuzika kantistino kaj aktorino. Tra kariero, kiu kovras kvin jardekojn, Pekkan produktis pli ol 20 albumojn. Ŝi estas kune kun Sezen Aksu, komerce la plej sukcesa virina turka muziko-artisto kun vendoj, kiuj superas 42 milionojn da kopioj tutmonde. Ŝi estas kromnomata la "Superstelulino" de la turka popmuziko. Kvankam fama pro sia muziko, Pekkan komencis sian karieron kiel aktorino kun aperoj en preskaŭ 50 filmoj. Dum sia muzika kariero Pekkan registris kantojn en naŭ lingvoj.

Je la 19a aprilo 1980, Pekkan reprezentis Turkion kun la eniro "Petr'Petrolo" ĉe la Eŭrovido-Kantokonkurso 1980 en Hago, Nederlando. Ŝi tiam decidis iom paŭzi la karieron kaj portempe translokiĝis al Usono. Post kiam ŝi revenis al Turkio, ŝi registris du nesukcesajn albumojn, Sen Mutlu Ol (Vi estu feliĉa) kaj Sevdim Seni (Mi amis vin) en la tiutempa tendenco en turka muziko. Poste ŝi revenis al sia originala tipo de okcidenta popmuziko kaj donis koncertojn en 1983 kun grandega sukceso.

Malfrue en 1989, ŝi komencis labori sur albumo kun famaj turkaj muzikistoj kiel Fuat Güner de MFÖ (la grupo kiu reprezentis Turkion en la Eurovision Kantkonkurso en 1985 kaj 1988), Şehrazat kaj Metin Özülkü. La albumo, simple titolita Ajda 1990 signalis novan ŝtupon por Pekkan kun vendoj, kiuj superis pli ol milionon.

En 1991, ŝi eldonis Seni Seçtim (mi elektas vin), kiu konis eĉ pli grandan sukceson. Kun furoraĵoj kiel "Sevgide Seni Seçtim" (mi elektas vin por amo), "Eline Gözüne Dizine Dursun" (Vi hontu), "Vazgeçme" (ne rezignu), ŝi pintis en ĉiuj furorlistoj de Turkio.

En 2011 Ajda ŝtorme supreniris la turkan muzikan scenon, kiam ŝi eldonis la kanton "Yakar Gecerim", verkita de internacie fama turka popstelulo Tarkan. Ŝia albumo prezentante la kanton Farkin Bu, ricevis oran diskon.

En 2013, Ajda eldonis tutnovan kanton nomata "Ara Sicak", kiu estis verkita de internacie konata kanzonigisto Diren Teper.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.