Agota Kristof
| Agota Kristof | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 30-an de oktobro 1935 en Csikvánd | ||||
| Morto | 27-an de julio 2011 (75-jaraĝa) en Neŭŝatelo | ||||
| Tombo | Kőszeg | ||||
| Lingvoj | franca • hungara vd | ||||
| Ŝtataneco | Hungario Svislando | ||||
| Memorigilo | |||||
| Profesio | |||||
| Okupo | verkisto poeto dramaturgo romanisto | ||||
| Laborkampo | kreiva kaj profesia verkado, prozo kaj poezio | ||||
| Aktiva dum | 1986– vd | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | La Granda Kajero ❦ Analfabeteco: Aŭtobiografia Rakonto vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Agota Kristof, aŭ hungarlingve Kristóf Ágota, (n. la 30-an de oktobro 1935 en Csikvánd, Hungario — la 27-an de julio 2011 [1]) estis hungara, franclingva verkistino. Ŝi vivis en Svislando.
Biografio
Agota Kristof forlasis Hungarion en 1956, kiam ŝi havis 21 jarojn kaj kiam la budapestan insurekton premegis la sovjeta armeo. Ŝi, kune kun sia edzo kaj kvarmonata filino, fuĝis direkte al Neŭŝatelo, (Neuchâtel) en Svislando, kie ŝi vivas depost 1956. Ŝiaj verkoj estas markitaj antaŭ ĉio de tiu altrudita elmigrado. Ŝi unue laboris en fabrikejo, antaŭ ol fariĝi verkistino en la loka lingvo, tio estas la franca.
Komence dramistino, ŝi poste spertis grandan sukceson danke al sia trilogio pri du ĝemeloj, tradukita al multaj lingvoj.
Ŝi ricevis premion Kossuth en 2011.
Verkoj
Teatraĵoj
- John et Joe (1972)
- La Clé de l'ascenseur (1977)
- Un rat qui passe (1972 kaj 1984)
- L'Heure grise ou le dernier client (1975 kaj 1984)
- Le monstre : et autres pièces (2007)
Romanoj
- Le Grand Cahier (1986), Premio de la eŭropa libro
- La Preuve (1990)
- Le Troisième Mensonge (1992), Premio Livre Inter
- Hier (1995)
- L'Analphabète (2004)
- C'est égal (2005)
- Où es-tu Mathias ? (2006)
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


