Aglaeactis
Maĝentadorsa kolibro (Aglaeactis castelnaudii)
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aglaeactis estas kvarspecia genro de sudamerikaj kolibroj en la familio Trokiledoj kaj subfamilio Lesbienoj.
La genronomo «Aglaeactis» estas kombino de la grekaj vortoj «aglaia» kiu signifas ‘splendo’, kaj «aktis» kiu signifas ‘sunradio’.[1]
Specioj
Aglaeactis enhavas la jenajn speciojn:[2]
- Ĉielarkdorsa kolibro, Aglaeactis cupripennis (Bourcier, 1843) Kolombio, Ekvadoro, kaj Peruo. 12 ĝis 13 cm longaj. Maskloj pezas 7,6 ĝis 8,1 g kaj inoj 6,9 ĝis 7,5 g. LC
- A. c. cupripennis
- A. c. caumatonota
- Violdorsa kolibro, Aglaeactis aliciae (Salvin, 1896) Peruo. VU
- Maĝentadorsa kolibro, Aglaeactis castelnaudii (Bourcier & Mulsant, 1848) Peruo. 12 cm alta kaj pezas 7-8,5 g. LC
- Bludorsa kolibro, Aglaeactis pamela (d'Orbigny, 1838) Bolivio. 12 cm longa inkluzive de ĝia 15 mm rekta nigra beko. Maskloj pezas ĉirkaŭ 5.2 g kaj inoj 5.8 g. LC
Teritorioj
Teritorioj de tiuj specioj karakteriziĝas per tre uzataj centraj kernaj areoj kun alta ĝenerala uzado, sed malalta manĝagado. Ĉi tiuj teritorioj kutime estas tiuj asociitaj kun struktura komplekseco kiel kanopeokovraĵoj, vegetaĵaj densecoj kaj idealaj nestaj/ripozejaj lokoj. Altaj kanopeaj altecoj kaj adekvataj vegetaĵaj densecoj permesas al ĉi tiuj kolibroj efike transdoni aŭdajn kaj vidajn signalojn. Pli eksponitaj kaj levitaj ripozejoj kutime estas preferataj. Ĉi tiuj birdoj elektas la plej idealajn teritoriojn por eviti predantojn kaj defendi siajn teritoriojn.[3]
Referencoj
- ↑ James A. Jobling Helm Dictionary of Scientific Bird Names Londono, 2010.Aglaeactis, p. 36; Bloomsbury Publishing ISBN = 9781408133262 pp. 1–432
- ↑ Hummingbirds. IOC World Bird List Version 10.2. International Ornithologists' Union (Julio 2020). Alirita 2a de Januaro 2020 .
- ↑ (2020) “Patterns of territorial space use by Shining Sunbeams (Aglaeactis cupripennis), tropical montane hummingbirds”, Journal of Field Ornithology 91, p. 1–12. doi:10.1111/jofo.12321. 212807392.
- del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
- Birds of the World, 1999 Edition (ISBN 9780862838065)
- Heynen, I. (1999). Genus Eriocnemis. pp. 639–641 in: del Hoyo, J., Elliott, A., & Sargatal, J. eds. (1999). Handbook of the Birds of the World. Vol. 5. Barn-owls to Hummingbirds. Lynx Edicions, Barcelona. (ISBN 84-87334-25-3)
- Systematics and biogeography of the Andean genus Eriocnemis (Aves: Trochilidae) (resumo)
| ||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


