Afrika Muzeo

Afrika Muzeo
muzeo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Nederlando vd
Situo Berg en Dal
Adreso Postweg 6
Poŝtkodo 6571 CS
Situanta sur Postweg
Estiĝo 7-a de aprilo 1956
Koordinatoj 51° 48′ 45″ N, 5° 54′ 34″ O (mapo)51.81255.909444Koordinatoj: 51° 48′ 45″ N, 5° 54′ 34″ O (mapo)
Afrika Muzeo (Nederlando)
Afrika Muzeo (Nederlando)
DEC
Situo de Afrika Muzeo
Map
Afrika Muzeo
Retpaĝo https://bergendal.wereldmuseum.nl/
vdr
Masko el Gabono en la Afrika Muzeo

La Afrika Muzeo estas etnografia muzeo en la municipo Berg en Dal de la provinco Gelderlando en Nederlando. Ĝi estas la nura muzeo en Nederlando dediĉita ekskluzive al arto afrika kaj al kulturoj sude de la dezerto Saharo.

Historio

La komenco de la muzeo devenas de malgranda sed valora privata kolekto de nederlandaj misiistoj, kiuj laboris en Afriko dum pli ol cent jaroj, fervoraj helpi al nederlandanoj akiri sciojn pri la fremda afrika mondo de vivo. Patro P. Bukkems, kiu jam delonge aktivis en Tanzanio, aparte engaĝiĝis al la starigo de afrika muzeo. En 1954, objektoj estis montritaj en unua ekspozicio kiun la misiistoj kunportis el Afriko tra la jaroj kaj kiuj antaŭe estis montritaj nur en vojaĝantaj misiaj ekspozicioj.

La subĉiela areo de la muzeo estis transformita en subĉielan muzeon en 1987. Dum renovigo en 2006, pluraj pli malnovaj individuaj konstruaĵoj estis ligitaj unu al la alia per moderna konekta konstruaĵo, la vitra atrio, kaj tiamaniere la muzeoareo preskaŭ estis duobligita.

En 2014 okazis fuzio de la Afrika Muzeo kun la Tropenmuseum ("tropika muzeo") en Amsterdamo kaj la muzeo pri etnologio en Lejdeno. La tri muzeoj kune nun formas la novan "Nacian Muzeon de Mondaj Kulturoj" (nederlande: Naciaal Museum van Wereldculturen), ili tamen daŭre konservas siajn antaŭajn nomojn kaj unikajn karakterizaĵojn.

parto de la ekstera areo
domoj de la kusaloj
tipaj rokaj domoj de la dogonoj

Muzea konstruaĵo

Hodiaŭ la muzea konstruaĵo estas moderna duetaĝa konstruaĵa komplekso kun plata tegmento. Ĝis 500 homoj povas esti gastigitaj en la lumplena atrio de ĉirkaŭ 500 kvadrataj metroj. La atrio estas utiligita kiel ekspoziciejo kaj por apartaj eventoj.

Ĉambro regata de ruĝa koloro kun 150 sidlokoj - la tiel nomata aŭditorio - povas esti uzata por prezentoj, prelegoj aŭ simpozioj. Ĉi tiu spaco estis desegnita de la dizajnistoj Scholten kaj Baijings el Amsterdamo; granda tapiŝo kaj sidlokoj estis speciale desegnitaj kaj faritaj por la Afrika Muzeo.

Tri pliaj kunvenejoj estas disponeblaj por agadoj en pli malgrandaj grupoj.

Subĉiela muzeo

La apuda subĉiela muzeo situas sur ekstera areo de pluraj hektaroj kun multaj pli malnovaj arboj okcidente kaj norde de la muzea konstruaĵo. Inter vastaj, flegitaj gazonoj, promenaj sablaj vojoj kondukas al fidele reproduktitaj vivlokoj de afrikaj triboj.

La rekomendita itinero komenciĝas de la malgranda terkultiva setlejo de la kusaloj de Tempane, vilaĝo en nordorienta Ganao. Krom la tipaj rondaj loĝkonstruaĵoj sen pordoj estas elmontritaj ankaŭ eŭropaj influoj, kiel mebloj, radioj kaj bicikloj.

Ankaŭ viziteblas la domoj de la montaranoj de la sotoj el Lesoto, kelkaj fortikaĵ-similaj domoj de la dogonoj el suda Malio kaj tendaro de la baka-pigmeoj de Kamerunio kiuj vivas kiel ĉasistoj-kolektistoj en la tropika pluvarbaro. Speciala ekspozicio estas montraita en la muzeo pri tiu popolo, kiu devis ŝanĝi sian tradician vivmanieron pro la kreskanta senarbarigo de la pluvarbaro kaj pli kaj pli perdas sian identecon.

Krome, du palafitaj domoj estis starigitaj en areo de akvo, kiel tiuj konstruitaj de la tofinoj en Ganvié, vilaĝo ĉe la suda marbordo de Benino. La materialo por ĉi tiuj konstruaĵoj venas de Benino. Unu el la konstruaĵoj enhavas informcentron kaj la alia estis rekreita kiel eble plej aŭtentike kiel hejmo de tofinaa familio.

Ekzistas ankaŭ artefarita akvoareo kun flamingoj kaj malgranda restoracio en la subĉiela areo. Superdimensiaj, bunte pentritaj bestaj figuroj - kiel serpento pli ol 20 m longa - estis starigitaj kiel ludekipaĵo por infanoj.

Fontoj

  • Unua versio de tiu teksto ekestis baze per traduko de materialo el la koncerna germanlingva teksto de la stato de la 27-a de julio 2023.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.