Adolf Daens

Adolf Daens
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1839 (1839-12-18)
en Aalst
Morto 14-an de junio 1907 (1907-06-14) (67-jaraĝa)
en Aalst
Religio katolikismo vd
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Belgio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater St Joseph College, Aalst (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Pieter Daens Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
katolika sacerdoto
instruisto
teologo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adolf DAENS [dans] (naskiĝis en Aalst la 18-an de decembro 1839 kaj mortis samurbe la 14-an de junio 1907) estis belga sacerdoto kaj politikisto.

Daens rimarkis la humiligajn cirkonstancojn en kiuj laboristoj, sed ankaŭ junaj infanoj, devis labori en la fabrikoj de Aalst. Li provis persvadi la fabrikestrojn doni pli bonajn vivcirkonstancojn kaj normalan salajron, sed li tute fiaskis. Pro tio li komencis protestkampanjojn kune kun sia frato Pieter Daens en gazeto eldonita de tiu ĉi, li sendigis ŝtatajn kontrolistojn al la fabrikoj, sed ĉio tio ne sukcesis ŝanĝi la situacion. Pro tio li eniris la politikon kaj fondis en 1893 Christene Volkspartij (Kristana popolpartio), inspirita de la papa encikliko Rerum Novarum de papo Leono la 13-a. La nova Kristana Popolpartio provis demokratiigi kaj radikaligi la ekzistantan katolikan partion. Daens estis elektita parlamentano, sed ricevis fortan kontraŭstaron de la katolika partio, de la riĉa burĝaro kaj de la eklezia superularo. Vizito al la papo, en kiu li volis klarigi, ke la tiel nomata katolika partio kunlaboris kun la riĉa burĝaro kaj volis konservi infanlaboron en Belgio, estis rifuzita al li. Anstataŭe li estis eksigita el la funkcio de pastro, sed tamen li plu laboris kontraŭ la maljusteco.

Adolf Daens estas konsiderata unu el la plej famaj loĝantoj de Belgio kaj li atingis la 5-an lokon en la konkurso La plej grava belgo.

Literaturo, filmo kaj muzikteatraĵo

Louis Paul Boon publikigis en la jaro 1971 sian romanon Daens (plena titolo: Pieter Daens of hoe in de negentiende eeuw de arbeiders van Aalst vochten tegen armoede en onrecht, Pieter Daens aŭ kiel en la 19-a jarcento la laboristoj de Aalst batalis kontraŭ malriĉeco kaj maljusteco) en kiu Pieter Daens rakontas pri siaj travivaĵoj kun sia frato Adolf.

Tiu ĉi libro estis je la bazo de la populara filmo Daens fare de reĝisoro Stijn Coninx en 1992 (kun Jan Decleir kiel ĉefrolulo Adolf Daens).

Fine de 2008 aperis en Antverpeno la muzikteatraĵo Daens, bazita sur la libro kaj la filmo.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.