Adam Wilkus
| Adam Wilkus | |
|---|---|
Adam Wilkus invitas al Esperanto-evento dum novjara E-renkontiĝo en Bielsko-Biała | |
| Persona informo | |
| Lingvoj | pola • Esperanto |
| Loĝloko | Kraków, Pollando |
| Nacieco | pola |
| Ŝtataneco | Pollando |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto (2004–) informadikisto |
| Esperanto | |
| Esperantistiĝis en | 2004 |
Adam WILKUS estas pola esperantisto, ekde marto 2023j. dum la du-jara oficperiodo li estis prezidanto de Krakova Societo ESPERANTO. Laŭ profesio informadikisto. Laŭ ŝatokupo vojaĝemulo, kiu ŝatas la biciklan sporton, vagadon precipe en montaro kaj esploradon de naturo, precipe la ornitologion.
Li estas aŭtoro de kelkdek artikoloj en la lingvo Esperanto aperintaj en revuoj Pola Esperantisto, Apudvistula Bulteno, Zagreba Esperantisto, Kresko, Esperantisto Slovaka, Juna Amiko, Starto, La Ondo de Esperanto kaj Norvega Esperantisto. Tradukanto de vojaĝimpresoj kaj beletro en la lingvon internacian. Kunaŭtoro de filmo pri Krakovo[1], kiu partoprenis la filmkonkurson "Mia Asocio, Mia Urbo - Konekte kun Esperantaj Organizoj". Kunlaboranto pri Katalogo de Esperanta Literaturo.
Adam Wilkus loĝas en Krakovo kaj estas membro de Krakova Societo ESPERANTO, Pola Esperanto-Asocio, kaj Universala Esperanto-Asocio. Kunorganizanto de Esperantaj Tagoj de Krakovo, Internacia Renkontiĝo sur la pinto Ĉantorio en la Beskida montaro kaj ofta partopreninto de Renkontiĝo de E-vojaĝantoj en Tatro-montaro apud la monto Poludnica. Membro de Malgrandpollanda Ornitologia Societo helpanta pri birdoringado kaj naturprotektado. Fervora vaganto, kiu akiris ĉiujn montopintojn apartenantajn al la Krono de Pollando kaj multajn pintojn, kiuj apartenas al la kolektaĵo Krono de Eŭropa Unio.
Li estas dimplomiĝinito de Silezia Teknologia Universitato en la Fakultato de Aŭtomatigo, Elektroniko kaj Informscienco kaj de post-diplomaj studoj ĉe AGH Universitato de Scienco kaj Teknologio en Krakovo.
Eksteraj ligiloj
- Esperantistoj rakontas pri siaj urboj en filmkonkurso de UEA
- Katalogo de Esperanta Literaturo
- Titolpaĝo de eldonita surpapere nova versio de la katalogo
- Kun Dipatrino sur biciklo. Vojaĝo al miraklaj bildoj, ikonoj kaj sanktaj fontoj de Podlaĥio
- Bjalistokaj Kajeroj n-ro 8 de 2018j.:Impresoj el Julia-Alpoj
- Impresoj el lando de nesubiranta suno – kovrilo de broŝuro
- Renkontiĝo de E-vojaĝantoj apud monto Poludnica
- Unu el dek tri rakontoj de rabeno Naĥman el Braclavo
Referencoj
- ↑ Mia Asocio, Mia Urbo - Krakovo, Pollando. Alirita 2024-10-14 .
Fontoj
- Kongresa Libro de 100-a Universala Kongreso de Esperanto, Lille, Francio, 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2015
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

