Adam Krieger
| Adam Krieger | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 7-an de januaro 1634 en Driesen |
| Morto | 30-an de junio 1666 (32-jaraĝa) en Dresdeno |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | komponisto |
Adam Krieger (naskiĝinta la 7-an de januaro 1634 en Driesen; mortinta la 30-an de junio 1666 en Dresdeno) estis germana komponisto kaj eklezimuzikisto.
Vivo kaj verkado
Sian muzikan edukadon li ricevis komence ĉe Samuel Scheidt en Halle kaj li daŭrigis tiun ekde 1650 en Lepsiko. En 1655 li venkis kontraŭ la kunkandidato Werner Fabricius je la okupado de la postenon de orgenisto ĉe la lepsika preĝejo Sankta Nikolao, kiu fariĝis libera post la subita foriro de Johann Rosenmüller. La pezocentron de sia verkado Krieger metis en la figuran muzikon. Krieger ankaŭ estis fondinto de collegium musicum en Lepsiko. En la jaro 1657 elektistoprinco Johano Georgo la 2-a vokis lin al la saksa kortego. Tie Krieger donis al la filino de la elektistoprinco lecionojn pri klavikordo. En 1658 li fariĝis kortega orgenisto.
Krieger mortis en 1666 en Dresdeno kaj estis entombigita sur la tombejo ĉe la malnova preĝejo Frauenkirche.
Verkoj
Krieger komponis kaj rimis multajn kantojn, en 1657 aperis lia unua kantokolekto. Distingilo de liaj verkoj estis simplaj popolkantecaj melodioj. Lia plej fama kanto estas la vesperkanto Nun sich der Tag geendet hat [Nun la tago finiĝis], ĝi estas trovebla en la kantaroj de la evangelaj eklezioj. Alia konata kanto estas Der Rhein'sche Wein [la rejnlanda vino], kiu priskribas la multajn efikojn sekvantajn la ĝuon de rejnlanda vino.
Literaturo
- Thomas-M. Langner: Krieger, Adam. En: Neue Deutsche Biographie (NDB). Band 13, Duncker & Humblot, Berlino 1982, ISBN 3-428-00194-X, p. 42 sj.
- Moriz Fürstenau: Krieger, Adam. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 17, Duncker & Humblot, Lepsiko 1883, p. 164 sj.
- Hans-Josef Olszewsky: KRIEGER, Adam. En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). volumo 4, Bautz, Herzberg 1992, ISBN 3-88309-038-7, kolumno 659–661.
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Adam Krieger en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

