Acered
| Acered | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipality of Aragon (en) | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 50347 | ||
| Urbestro | Conrado Sicilia García | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 131 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 41° 10′ N, 1° 36′ U (mapo)41.1704796-1.6042985Koordinatoj: 41° 10′ N, 1° 36′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 835 m [+] | ||
| Areo | 30,404091 km² ( 304 0.4 091 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Acered [azeRED] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Geografio

Acered estas municipa teritorio en la nordokcidento de la komarko Daroka Kamparo. Ĝi estas alirebla el la provinca ĉefurbo laŭ la ŝoseo N-II kaj eliro de 25 km sudoriente de Calatayud laŭ ŝoseo N-234, kaj nova devojiĝo en Morata de Jiloca al loka ŝoseo, inter montaroj Pardos kaj Atea.
La loĝloko Acered mem estas je 107 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 835 msm. Ĝi estas tute inter Atea oriente, Alarba norde kaj Cubel sude.
Historio
La araba pasinteco de la loko estas atestita de la loknomo Acered devena de la araba السراط (al-sirāṭ) «la vojo»,[1] termino siavice devena de la latina stratum.[2] Pro fonetika evoluo eble la lokanoj prononcis aṣṣirēṭ, de kie devenas la aktuala nomo. La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Acered kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 140 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.
Aktualo
Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), forstado kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Montriĝas grapoloj en la municipaj blazono kaj flago. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo, ermitejo kaj naturaj lokoj.
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




