Acanthoideae
| Biologia klasado | ||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Acanthoideae estas la plej diversa subfamilio de la familio Acanthaceae, kun tutmonda arealo. La plej multaj estas herboj kaj havas okulfrapajn brakteojn. La kapsulfruktoj havas tigetojn. La subfamilio enhavas ses tribojn, 217-237 genrojn, kaj ĉ. 4450 speciojn.
Priskribo
Floroj

Pseuderanthemum laxiflorum
La petaloj imbrikiĝas en speciala maniero en la burĝono,[1] ofte kun la deaksa lobo ekster la aliaj.[2] La anteroj estas sagformaj aŭ kun malsimetriaj tekoj. La stigmo estas seka.[2]
Fruktoj

La plej distinga karaktero de Acanthoideae estas iliaj fruktoj adaptitaj por eksplode disĵeti la semojn.[3][1] La frukto estas kapsulo dividita interne per septo. La semoj estas muntitaj al la septo sur specialaj hokformaj ĵetiloj. Ambaŭflanke de sia meza ebeno, la septo konsistas el tri tavoloj: ekstera, konsistanta el materialo kiu malvastiĝas kiam ĝi sekiĝas; interna, kies dimensioj ne varias signife laŭ sekeco; kaj meza tavolo, kiu estas multe pli fleksebla ol la aliaj du.
Dum la kapsulo sekiĝas, la malvastiĝo de la ekstera tavolo estigas forton tiranta la flankojn de la kapsulo eksteren. Tiu streĉo akumuliĝas ĝis la septo subite rompiĝas laŭ la meza ebeno, kaj la du flankoj de la frukto dissaltas, ĵetante la semojn metrojn for de la planto. La ĉeesto de la neaktiva meza tavolo plibonigas la geometrion de la frukto por maksimuma akcelo, kaj la ĵetiloj celas la semojn en la ĝusta direkto por maksimuma ĵetlongo. La diskrevo de la frukto povas okazi aŭ memstare pro la akumuliĝo de streĉo, aŭ pro kontakto de la pinto de la frukto kun akvo, kiu malplifortigas la kuntenan histon.[4]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 Judd, Walter S., k. al. 2008. Plant Systematics: A Phylogenetic Approach. Sunderland, Massachusetts USA: Sinauer Associates. 488.
- ↑ 2,0 2,1 Stevens, P. F. Angiosperm Phylogeny Website. [1]
- ↑ Manzitto-Tripp, Erin A. 2022. "Revised classification of Acanthaceae and worldwide dichotomous keys". Taxon 71(1): 103-153. [2]
- ↑ Witztum, A., kaj Schulgasser, K. 1995. "The Mechanics of Seed Expulsion in Acanthaceae". Journal of Theoretical Biology 176: 531-542. [3]
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


