Abtsteinach
| Abtsteinach | ||||||
|
| ||||||
| neurba komunumo de Germanio | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Hesio | |||||
| Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | |||||
| Distrikto | Distrikto Bergstraße | |||||
| Urborajtoj | – | |||||
| Telefona antaŭkodo | 06207 | |||||
| Poŝtkodo | 69518 | |||||
| Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 6941 | |||||
| Aŭtomobila kodo | HP | |||||
| Oficiala Municipokodo | 06431001 | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Rolf Reinhard | |||||
| Adreso de la administrejo | Kirchstraße 2 69518 Abtsteinach | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 2405 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 49° 33′ N, 8° 47′ O (mapo)49.5441666666678.7854861111111Koordinatoj: 49° 33′ N, 8° 47′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 498 m | |||||
| Areo | 11,03 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.abtsteinach.de/ | |||||
Abtsteinach estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bergstraße de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2024 la komunumo havis 2405 loĝantojn sur areo de 11,02 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 224 loĝantoj/km². La komunumo situas en la suda parto de la mezalta montaro Odenvaldo.
Geografio
En Abtsteinach fontas la rivero Steinach. La komunumo situas inter la montoj Hardberg, Waldskopf, Götzenstein kaj Hohberg.
Ober-Abtsteinach situas inter la montoj en monteta pejzaĝo ĉirkaŭ 450-500 metroj super la marnivelo. Unter-Abtsteinach kaj Mackenheim situas en najbaraj valoj.
Najbaraj komunumoj
Absteinach norde limas al la komunumo Mörlenbach, en la oriento al la komunumo Wald-Michelbach, en la sudo al la komunumo Heiligkreuzsteinach (distrikto Rhein-Neckar en Baden-Virtembergo) kaj en la okcidento al la komunumoj Gorxheimertal kaj Birkenau.
Komunuma divido
Abtsteinach konsistas el tri komunumoj partoj. Tio estas Mackenheim, Ober-Abtsteinach kaj Unter-Abtsteinach.
Historio
En la praromia tempo en la regiono de Absteinach setlis la keltoj. En la meza epoko la regiono apartenis al la monaĥejo Lorsch. En 1012 unuafoje oni mencias oficiale al Abtsteinach kiel possesa steinah.
Religiaĵoj
En Ober-Abtsteinach kaj Unter-Abtsteinach estas katolika preĝejo. En Unter-Abtsteinach krome ekzistas kapelo. La preĝejon en Ober-Abtsteinach (St. Bonifatius) oni konstruis meze de la 17-a jarcento. St. Marien, la preĝejo en Unter-Abtsteinach estis konstruita en la 20-a jarcento.
Politiko
Komunuma parlamento
La komunumaj balotoj de la 14-a de marto 2021 liveris la jenajn rezultojn:
| Partioj kaj elektogrupoj | % 2021 |
seĝoj 2021 |
% 2016 |
seĝoj 2016 |
% 2011 |
seĝoj 2011 |
% 2006 |
seĝoj 2006 |
% 2001 |
seĝoj 2001 | |
| FWV | Libera Elektogrupo Abtsteinach | 45,5 | 7 | 44,0 | 7 | 48,0 | 7 | 36,6 | 5 | 34,4 | 5 |
| CDU | Kristandemokrata Unio de Germanio | 38,9 | 6 | 40,4 | 6 | 30,3 | 5 | 43,5 | 7 | 41,1 | 6 |
| SPD | Socialdemokrata Partio de Germanio | 15,6 | 2 | 15,5 | 2 | 21,8 | 3 | 19,9 | 3 | 24,5 | 4 |
| sume | 100,0 | 15 | 100,0 | 15 | 100,0 | 15 | 100,0 | 15 | 100,0 | 15 | |
Urbodomo
La urbodomo estas en Ober-Abtsteinach.
Eksteraj ligiloj
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



