Abraham ben David
| Abraham ben David | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1119 en Narbonne |
| Morto | 27-an de novembro 1198 (78-jaraĝa) en Vauvert |
| Lingvoj | hebrea |
| Ŝtataneco | Francio |
| Familio | |
| Infano | Isaako la Blinda |
| Parencoj | Abraham ben Isaac of Narbonne (en) |
| Okupo | |
| Okupo | filozofo rabeno |
| Verkoj | Baʻalé ha-nefesh |
Abraham ben DAVID (ĉirkaŭ 1125 – 27a de Novembro 1198),[1] konata ankaŭ pere de la mallongigo RABaD (el Rabbeinu Abraham ben David) Ravad, Ravaad aŭ RABaD III, estis provenca rabeno, granda komentisto pri la Talmudo, la Sefer Halaĥot de la rabeno Jitzhak Alfasi kaj la Miŝne Tora de Maimonides, kaj estas konsiderata kiel patro de la Kabalo kaj unu el la ŝlosilaj kaj gravaj ligiloj en la ĉeno de la judaj mistikistoj.
Lia patrinflanka avo estis fama Rabeno Jitzhak aŭ Jakov Ibn Baruĥ de Mérida (1035–1094). Aliaj familianoj estis gravaj judaj intelektuloj. Li mem loĝis en Lunel, Montpellier kaj Posquières, kie li zorgis pri malriĉaj studentoj.
Plej el liaj verkoj estas perditaj, sed kelkaj survivas, kiel la "Sefer Ba'alei ha-Nefeŝ" (Libro pri konscienculo), traktato pri la reguloj pri virinoj, publikigita en 1602, kaj lia komentario pri Torath Kohanim, publikigita en 1862 en Vieno.
Notoj
- ↑ Abraham Zakuto, Sefer Juĥasin, Krakovo 1580 (Hebree), p. 262 en PDF. Oni diras, ke li mortis en ŝabato de Ĥanuka en la jaro [4],959 Anno Mundi, koresponda al 1198 p.K.
Vidu ankaŭ
- Jakob Guttmann (1845-1919), germana rabeno kaj religia filozofo kiu multe studis pri li
Bibliografio
- Twersky, Isadore (1962). Rabad of Posquières: A Twelfth-Century Talmudist. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press. OCLC 300160469.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

