Abiogenezo

Abiogenezo, en biologio, estas la termino por spontanea genezo, kiu estas la teorio laŭ kiu plene formitaj vivaĵoj estiĝas el nevivanta materio.
La teorio venas de la observo pri subita apero de muŝlarvoj en putra viando, aŭ de subita apero de plenkreskaj birdoj en arboj sen iam vidi birdidojn, ktp.
La unuan paŝon en la scienca refuto de la teorio faris la italo Francesco Redi, kiu, en 1668, pruvis ke neniu muŝlarvo brediĝis en viando, de kiu muŝoj estis forbaritaj per per dratgazo kaj, do, sur kiu ili ne povis meti ovojn. Ekde la 17-a jarcento, pli kaj pli montriĝis, ke almenaŭ por facile videblaj organismoj, abiogenezo ne okazis, sed ĉiu vivaĵo venis el jam ekzistanta vivaĵo.
La teorio, ke nunaj vivaĵoj devenas nur de aliaj vivaĵoj estas aparta de la teorio ke la unuaj vivaĵoj evoluis el la praaj ĥemiaj procezoj. Kiam oni nuntempe parolas pri abiogenezo, oni ofte intencas la teorion de la unuaj praaj vivaĵoj. Por eviti konfuzon, la fenomenon pri ekesto de la unuaj vivaĵoj el neorganika materio oni eventuale povas nomi biogenezo, pragenezo, arĥegenezo, paleogenezo aŭ arĥebiozo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- http://www.whatislife.com/about.html
- http://www.asa3.org/archive/evolution/199602/0125.html Arkivigite je 2011-12-20 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.talkorigins.org/faqs/abioprob/spontaneous-generation.html
- http://www.talkorigins.org/faqs/abioprob/abioprob.html
- http://exobiology.arc.nasa.gov/sŝ/biomod/1996_pac_symp_biocomp/node2.html[rompita ligilo]
- http://www.vobs.at/bio/spezial/x-hist07.htm Arkivigite je 2006-01-06 per la retarkivo Wayback Machine
- http://web.snauka.ru/en/issues/2013/12/30018
- http://www.azorcord.orc.ru/abstract.pdf Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.