Aaron Koenig
| Aaron Koenig | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1964 (62-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Aaron KOENIG (naskiĝis en 1964) estas muzikisto de La Mondanoj, entreprenisto kaj ĵurnalisto. Ekster la Esperanto-movado, li konatiĝis kiel germana politika aktivulo, kaj de la jaro 2012 kiel fakulo pri bitmono.
Li eldonis propran albumon: Aaron brazilumas esperante, kun bosanovoj, registritan en Brazilo, kun muzikaranĝoj de Flávio Fonseca. Tiu disko estis eldonita de la periodaĵo AHOI Aŭdvida Komunikado en 1989.[1] Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine [2] La albumo tutmonde en Esperanto diskonigis plurajn ikonajn kantojn pri Rio-de-Ĵanejro, kiel Knabino el Ipanema, prikantanta la marbordan kvartalon Ipanema kaj Korkovado, prikantanta la samnoman monton apud la urbocentro.
Krome li verkis esperantlingvajn komiksojn, ekzemple "Legomoj atakas la teron" en GEJ-Gazeto 6/1988 kaj dezajnis Esperantan t-ĉemizon eldonitan de Germana Esperanto-Junularo.
La 4-an de julio 2009, li elektiĝis estrarano de la Pirata Partio de Germanio. En majo 2010, li eksiĝis el la Pirata Partio post kreskinta kritiko pro lia kontraŭ-islama sinteno. En septembro 2010, li kunfondis la liberalan partion "Die Freiheit" ("La Libereco"). Li eksiĝis el tiu partio meze de novembro 2011.
Verkoj
- BITCOIN - Geld ohne Staat: Die digitale Währung aus Sicht der Wiener Schule der Volkswirtschaft, 2015
- A Beginners Guide to Bitcoin And Austrian Economics, 2015
- Cryptocoins - Investieren in digitale Währungen, 2017
Eksteraj ligiloj
- Retejo de Aaron Koenig Arkivigite je 2017-12-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Aaron Koenig en la Katalogo de Germana Nacia Biblioteko
- Filmetoj pri Aaron Koenig (intervjuo pri la celoj de la Pirata Partio)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

