62 minutoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
-
62 minutoj
Kovrilo de 62 minutoj
Artisto sveddevena esperantlingva rokgrupo Persone
Tipo muzikalbumo
Publikigo 1987
Ĝenro alternativa rokmuziko
vdr

62 minutoj estas la unua albumo de la sveddevena esperantlingva rokgrupo Persone. Ĝi estis eldonita en 1987. Kvankam ĝia 12 kantoj dividiĝis al du "flankoj", kvazaŭ temus pri publikaĵo sur vinildisko, la plej multaj ekzempleroj en la 1980-aj jaroj eldoniĝis en formo de muzikkasedo, poste kiel kompaktdisko.

Dum la unuaj tri jaroj, de 1986 ĝis 1988, la grupo Persone konsistis el Borje Lund (elektra gitaro, elektra basgitaro, kantado), Martin Wiese (elektra gitaro, elektra basgitaro, kantado), Bertilo Wennergren (drumo, kantado) kaj Per Ola Axelsson (saksofono, kantado). Kun tiuj membroj Persone registris kaj eldonis sian unuan albumon 62 minutoj en 1987. Dum tiu sama jaro Persone faris turneon en Pollando koncertante ok fojojn.[1] Dua albumo, En la spegulo, sekvis nur en 1991.

Listo de kantoj

Flanko A

  • De l' praa tempo ĝis la nun' (Bertilo) [1]
  • Tute sekura (Borje) [2]
  • La bonurbo (Martin, Bertilo, Per Ola) [3]
  • Ĉu al paca cel' (Bertilo, Per Ola) [4]
  • Ĉu vi pentas? (Borje) [5]
  • Longe for (Martin) [6]

Flanko B

  • Amperforto (Bertilo) [7]
  • Bluso en rubuj' (Bertilo) [8]
  • Nur por la pano (Borje) [9]
  • Mia knabino (Borje) [10]
  • Portanto de la lum' (Martin, Bertilo) [11]
  • Eĉ knaboj (Borje) [12]

Referencoj

  1. Historio de Persone ĉe ĝia retpaĝo

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.