4chan

4chan estas anonima anglalingva bildforumo lanĉita la 1-an de oktobro 2003. Origine ĝiaj forumoj estis uzataj por publikigi bildojn kaj diskuti pri mangao kaj animeo. La uzantoj ĝenerale publikigas anonime kaj la retejo estis ligata al la subkulturoj kaj aktivismo en interreto.

emblemo
emblemo

Registrado ne eblas, kaj uzantoj ĝenerale afiŝas anonime, kun afiŝaj fadenoj ricevantaj lastatempajn respondojn "puŝitaj" al la supro de sia respektiva tabulo kaj malnovaj fadenoj aŭtomate forviŝitaj dum novaj kreiĝas. En oktobro 2019, 4chan ricevis pli ol 27 milionojn da unikaj monataj vizitantoj, kun ĉirkaŭ 800.000 afiŝoj ĉiutage.

La retejo estis kreita kiel ekvivalento al la japana bildforumo Futaba, ankaŭ konata kiel 2chan, kaj la unuaj forumoj estis kreitaj por afiŝado de bildoj kaj diskutoj rilataj al animeo. La retejo 4chan estas priskribata kiel nabo de interreta subkulturo, kaj la komunumo de 4chan taksiĝas influa en la formado kaj disvastigado de elstaraj interretaj memeoj, inkluzive de furoraj komiksoj, same kiel forumoj de aktivismaj kaj politikaj movadoj. La retejo ofte estis la temo de amaskomunikiloj kiel fonto de multnombraj polemikoj, inkluzive de kunordigado de malicaj ruzoj, persekutadoj, atakoj kontraŭ aliaj retejoj kaj interretaj uzantoj kaj afiŝado de kontraŭleĝa enhavo, minacoj de perforto, mizogineco kaj rasismo. La angla gazeto The Guardian en 2008 resumis la komunumanojn de 4chan kiel samtempe "frenezaj, junaj ... brilaj, ridindaj kaj alarmigaj".[1]

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.