Ϗ


La skribsigno ϗ estas ligaturo de la konjunkcio "kaj" (antikve-greke καί, greke και), uzata en la greka kaj kelkfoje en Esperanto. La skribo de la kopta lingvo ankaŭ uzas similan simbolon, majuskle Ϗ kaj minuskle ⳤ, por la sama konjunkcio (kopte ⲕⲁⲓ). La greka ligaturo ϗ havas la formon de la litero κ (kapa, la unua litero de "kaj") kun mallonga hoketo aŭ vosteto sub ĝi. La kopta ligaturo ⳤ havas similan formon.
Komputado
La kaj-ligaturo respondas al la jenaj Unikodaj kodpunktoj:
Lingvoj minusklo majusklo Greke
kaj
EsperanteU+03D7 ϗ
ϗ ϗ— Kopte U+2CE4 ⳤ
ⳤ ⳤU+03CF Ϗ
Ϗ Ϗ
Historio
La kaj-ligaturo ekestis dum la Malfrua Antikveco por mallonga skribado en papiroj kaj populariĝis dum la Mezepoko.[1]
Post la invento de la presarto, la uzo de ligaturoj, inkluzive de "ϗ", maloftiĝis. Nuntempe en la greka, tiu ligaturo estas ĉefe uzata malformale manskribe.[1]
Michael Everson proponis la aldonon de tiu signo en Unikodon en 1998,[2], kaj ĝi aldoniĝis en Unikodon 3.0 kiel U+03D7.
Uzo en Esperanto
Iuj uzas la ligaturon ϗ en Esperanto por la Esperanta konjunkcio "kaj" kiel alternativon de la ordinara kaj-signo "&",[3][4] ŝajne pro la fakto ke la Esperanta vorto "kaj" devenas de la greka vorto και.[5]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 Nicholas, Nick. Ligatures (angle).
- ↑ Everson, Michael. Additional Greek characters for the UCS. Arkivita el la originalo je 2022-01-20. Alirita 2019-12-09 .
- ↑ Writing Esperanto in Greek. Arkivita el la originalo je 2020-10-23. Alirita 2019-12-09 .
- ↑ Van der Vliet, Robin. Komento en Reddit (esperante).
- ↑ Zamenhof, L. L.. (1910) “Pri la vorto «kaj»”, Lingvaj Respondoj (esperante).
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.