Ĝibal

Ĝibal aŭ Jibāl (arabe جبال) estis la nomo donita de la Araboj al regiono kaj provinco de okcidenta Irano, dum la kaliflandoj de Omajadoj kaj Abasidoj.
Ties nomo signifas "la Montojn", kiel pluralo de jabal ("monto, monteto"), alude al la montara naturo de la regiono de Zagros.[1][2] Inter la 12a kaj 14a jarcentoj, la nomo Ĝibal estis iom post iom abandonita, kaj erare estis uzita por ʿIrāq ʿAjamī ("Persa Irako") por distingi ĝin el la "Araba Irako" en Mezopotamio.[1][3][4] La regiono tiel neniam havis precize difinitajn limojn, sed oni konsideris kiel ti la areojn de la Maranĝaba Dezerto oriente, de Farso kaj Ĥuzestano sude, de Irako sudokcidente kaj okcidente, de Azerbajĝano nordokcidente kaj la Elborz-Montaro norde, kio faras la regionan koncepton io simila al la iama lando Medio.[1][3]
Dum la Abasida Kaliflando, Ĝibal formis apartan provincon, kun sia ĉefurbo kutime en Rej, ĝis la Abasidoj perdis la kontrolon komence de la 10a jarcento.[3] Dum plej el la 9a jarcento, tamen, la areo estis regata de aŭtonoma loka dinastio, nome Dulafidoj.[3][5] Fine de la 10a kaj komence de la 11a jarcentoj, la plej granda parto de Ĝibal iĝis unu el la emirlandoj de la Bujidoj, dum la sudo pasis al la Kakujidoj.[3]
Ĝibal kaj Azerbajĝano estis konsideritaj parto de la regiono Pahla (Fahla).[6] La nomo Pahla rilatas al pahlaviyat (poemoj) kaj Pahlavi, nome kiel la dinastio.
La regiono estas nuntempe diversa, kaj Persoj, Kurdoj, Luroj, Azeroj kaj Asirianoj loĝas en la regiono. [7]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Lockhart 1965, p. 534.
- ↑ Le Strange 1905, p. 185.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Bosworth 1998, p. 538.
- ↑ Le Strange 1905, pp. 185–186.
- ↑ Donner 1995, pp. 476–477.
- ↑ Crone, Patricia. (2012) The Nativist Prophets of Early Islamic Iran. Cambridge University Press, p. 31. ISBN 978-1-139-51076-9. “In the period of interest to us, the Pahla region was the Jibal and Azerbaijan (including Rayy and Isfahan”.
- ↑ [1]
Literaturo
- Bosworth, C. E. (1998). "ʿERĀQ-E ʿAJAM(Ī)". Encyclopaedia Iranica, Vol. VIII, Fasc. 5. p. 538. Alirita la 22an de septembro 2014.
- Donner, Fred M. (1995). "DOLAFIDS". Encyclopaedia Iranica, Vol. VII, Fasc. 5. pp. 476–477. Alirita la 22an de septembro 2014.
- Le Strange, Guy (1905). The Lands of the Eastern Caliphate: Mesopotamia, Persia, and Central Asia, from the Moslem Conquest to the Time of Timur. New York: Barnes & Noble, Inc. OCLC 1044046.
- Lockhart, L. (1965). "D̲j̲ibāl". En Lewis, B.; Pellat, Ch. & Schacht, J. (eld.). The Encyclopaedia of Islam, New Edition, Volume II: C–G. Leiden: E. J. Brill. p. 534. OCLC 495469475.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.