Zilupe

Zilupe
latgale: Zylupe
Urbo
Urbodomo
Blazono
Lando Latvio Latvio
Distrikto Ludza
Historia regiono Latgalio
Rivero Zilupe, Istra
Koordinatoj 56° 23′ 07″ N 28° 07′ 19″ O / 56.38528 °N, 28.12194 °O / 56.38528; 28.12194 (mapo)
Areo 4,7 km² (470 ha)
Loĝantaro 1 321 (29.01.2021)
Denseco 281,06 loĝ./km²
Urborajtoj 1931
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-5751
Vikimedia Komunejo: Zilupe
Retpaĝo: zilupe.lv

Zilupe, en loka dialekto Zylupe, estas urbo en Latvia historia regiono Latgalio, en la oriento de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Ludza kaj situas en orienta parto de la distrikto, sur la bordoj de rivero Zilupe. Zilupe estas la plej orienta urbo en Latvio, situanta ĉe la fervoja linio Rigo-Moskvo kaj ĉe la latva-rusa landlimo, danke al kiu Rusio foje estas humure nomata "Transzilupe" (latve Pārzilupe) en Latvio.[1] La distancoj al la plej gravaj centroj estas 34 km de Ludza, 60 km de Rēzekne kaj 297 km de Rigo.[2]

Historio

La moderna urbo Zilupe komencis formiĝi en 1900 sur la lando de barono Rosen kun la konstruado de la fervoja linio Ventspils-Moskvo.[3] Ĉe la stacio Rozenova (ruse Розеново) ĉe la maldekstra bordo de la rivero Zilupe komencis ekloĝi fervojistoj, servistoj, komercistoj kaj aliaj. En 1908, Rozenova jam havis policejon, poŝtejon, lernejon, kaj multajn komercentreprenojn kiuj servis larĝan areon.

Post la Latva Sendependiĝomilito (1918-1920), Zilupe (kun tiu ĉi nomo ekde 1920) iĝis limurbo kaj sukcese uzis tiun statuson dum kelkaj jaroj, dum politika tumulto kaj rilata elmigrado daŭris en la najbara lando. En 1925 al Zilupe estis koncedita la statuso de dense loĝita areo (vilaĝo), kaj en 1931 la urborajtoj. La ĉefaj okupoj de la loĝantaro estis komerco, agrikulturo kaj malgrandaj metioj.

En 1950, la distrikto Zilupe estis establita. En la dek jaroj de ĝia ekzisto, multaj konstruaĵoj estis konstruitaj. Post la likvido de la distrikto en 1959 la agado en Zilupe rimarkinde kvietiĝis.[4]

Geografio

La urbo situas en la Mudava malaltebenaĵo.[5]

Averaĝa temperaturo estas -7 - -7,5°C en januaro kaj +17°C - +17,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 600-650 mm jare.[5]

Transporto

La ĉefa aŭtovojoj de urbo estas E22/A12 (Rigo-Jēkabpils-Zilupe-Moskvo), P52 (Zilupe-Šķaune-Ezernieki) kaj P136 (Zilupe-Ludza), lokaj vojoj estas V510 (Zilupe-Krivanda) kaj V538 (Zilupe-Pasiene).

Loĝantaro

Laŭ la stato de la jaro 2025 en la urbo vivis 1 232 personoj sur areo de 4,69 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 263 loĝantoj/km².

Ŝanĝo de loĝantaro

Jaro Homoj[3][6]
1939 1600
1969 2700
2000 1984
2021 1318

Etna strukturo

Jaro Homoj
kune
Latvoj Rusoj Belorusoj Ukrainoj Poloj Litovoj La cetero[6]
2000 1984 479 (24%) 1173 (59%) 226 (11%) 36 (2%) 42 (2%) 4 (0%) 24 (1%)
2021 1318 354 (27%) 737 (56%) 132 (10%) 22 (2%) 31 (2%) 6 (0%) 36 (3%)

Bildoj

Referencoj

  1. NRA. Rīgas gaiļi novadu sāpi nedzird (latve)
  2. Toponavi.com. Distancoj
  3. 3,0 3,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 755.
  4. Zilupe.lv. Historio. Arkivigite je 2017-12-12 per la retarkivo Wayback Machine (latve)
  5. 5,0 5,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  6. 6,0 6,1 stat.gov.lv

Eksteraj ligiloj

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Zilupe en Vikimedia Komunejo

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.