Wolfgang Musculus

Wolfgang Meuslin
(1497-1563)
"In Epistolam Apostoli Pauli ad Romanos, Commentarii" verko eldonita en (1555) de Wolfgang Musculus.
"In Epistolam Apostoli Pauli ad Romanos, Commentarii" verko eldonita en (1555) de Wolfgang Musculus.
Persona informo
Naskiĝo 8-a de septembro 1497
en Dieuze, Loreno,  Sankta Romia Imperio (hodiaŭ Francio)
Morto 30-a de aŭgusto 1563
en Berno, Svisio
Religio protestantismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco  Sankta Romia Imperio
Profesio
Alia nomo Eutichius Myon • Eutychius Myo vd
Okupo leksikografo
universitata instruisto
protestanta reformisto
pastro
filologo
teologo
himnoverkisto
protestanta teologo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wolfgang Musculus Dusanus (1497-1563) estis teologo, reformisto, humanisto, latinisto, helenisto, erudiciulo, kaj leksikografo. Li produktis sennombrajn biblikomentojn, traktaĵojn, kaj eldonojn de antikvaj kaj patristikaj verkoj, samkiel influan kolekton da teologiaj disertaĵoj, la "Loci communes", aŭ "Komunaj lokoj", unue publikigita en 1560.

En 1539 li estis pastro ĉe la Katedralo de Strasburgo, tiam aktiva en la reformacia movado en Aŭgsburgo post 1530. En 1548 li estis forpelita de tie pro la eventoj de la Intertempa periodo kaj poste fariĝis profesoro pri teologio en Berno, kie li mortis en 1563.

Biografio

Bildo de Wolfgang Musculus.
"Polybii Megalopolitani Historiarum", verko eldonita en 1529.

Li naskiĝis en la vilaĝo Dieuze, Mozelo, en germanlingva regiono (ekde ĉ. 1700 ĝi estis franclingva). En la aĝo de 15 jaroj li eniris en benediktanan monaĥejon proksime al Lixheim kaj kun 20-jara li predikis en la benediktana monaĥejo kaj en ĝiaj paroĥoj. En 1518 li legis la verkojn de Marteno Lutero, la iniciatinto de la protestanta reformacio, kaj li fariĝis sekvanto de ĉi tiu movado.

En 1527 li forlasis la monaĥejon kaj edziĝis al nevino de sia eksa prioro; li poste servis kiel diakono de la Katedralo de Strasburgo kaj helpa predikisto al Matthäus Zell. Tie li lernis la hebrean lingvon kaj konatiĝis kun Marteno Bucero kaj Wolfgang Capito. Li vojaĝis al Aŭgsburgo en 1531. Post 17 jaroj da servo, li forlasis la urbon post la Aŭgsburga Interimo[1] kaj translokiĝis al Svisio, kie li instruis teologion en Berno ekde 1549. Tie li verkis plurajn bibliajn komentojn tia kia la "Loci communes sacrae theologiae" (Komunaj lokoj de la sankta teologio), verko kun sistema teologio.

La germana komponisto Johann Sebastian Bach prenis en la himno de Musculus, de 1530, parafrazon de Psalmo 23, kiel la tekston por sia ĥorala kantato "Der Herr ist mein getreuer Hirt", BWV 112, kiu estis prezentita unue en Lepsiko en 1731.

Verkaro

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Aŭgsburga Interimo aŭ Aŭgsburga Deklaracio pri la supereco de la katolika religio.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.