Weleda
| Weleda | ||
|---|---|---|
| transnacia firmao entrepreno | ||
| Dum | 1921 - nekonata/nuntempe | |
| Jura formo | akcia kompanio laŭ svisa juro | |
| Fondintoj | Ita Wegman • Rudolf Steiner vd | |
| Sidejo | Arlesheim | |
| Lando | Svislando | |
| Estr(ar)o | Nataliya Yarmolenko • Aldo Ammendola • Alois Mayer • Michael Brenner • Andreas Sommer | |
| Dungitoj | 2 512 (stato: 2020) | |
| Agokampo | kosmetikaĵo • ŝampuo • kosmetika ŝmiraĵo • Antropozofia medicino | |
| Posedata de | Antropozofia Societo vd | |
| filiaj kompanioj | Weleda • Weleda (Germany) vd | |
| Posedataj kompanioj | Weleda vd | |
| TTT | Oficiala retejo | |
Weleda estas firmao, kies ĉefsidejo troviĝas en Arlesheim, Svislando, kiu aktivas en pli ol 50 landoj. Weleda produktas kaj vendas antropozofiajn medikamentojn kaj kosmetikaĵojn. Weleda havas antropozofian entreprenan filozofion. Nuntempe Weleda estas la en la mondo plej granda produktanto de kuraciloj por alternativa medicino kaj korpoflegiloj.
Kontroverso pri livero de kontraŭfrosta ŝmiraĵo
Ekde la 1980-aj jaroj estis konatigata en Germanio, ke la firmao liveris al Sigmund Rascher, koncentreja kuracisto kaj protektito de Heinrich Himmler "naturkuracan kontraŭfrostan ŝmiraĵon". Rascher serĉis solvojn por la armeaj pilotoj, kies aviadiloj kraŝis, kaj kiuj falis en la maron. Li elprovis la Weleda-ŝmiraĵon kadre de malvarmegigaj provoj ĉe kaptitoj en la koncentrejo Dachau. Kvankam la firmao Weleda liveris la ŝmiraĵon al la privata adreso de Rascher en Munkeno kaj tute ne sciis pri la uzo de la ŝmiraĵo pro la sekretecnivelo de la provoj[1], pardonpetis la firmao skribe fine de la 1990-aj jaroj ĉe la asocio AKdH (de:Aktion Kinder des Holocaust) kaj certigis al la historia seminario de la universitato de Bazelo sciencan prilaboron per malfermo de la firmaaj arkivoj.
Referencoj
- ↑ Komparu kun Uwe Werner, Anthroposophen in der Zeit des Nationalsozialismus (antroposofoj dum naziismo), S. 361.
Bibliografio
- Uwe Werner: Anthroposophen in der Zeit des Nationalsozialismus: (1933–1945), antroposofoj dum naziismo, Munkeno 1999, ISBN 3-486-56362-9 – komparu kun la recenzo de Rainer Hering ĉe H-Soz-u-Kult, interrete legebla, kaj tiu de Jens Heisterkamp: Schatten der Vergangenheit: Anthroposophen und ihre Institutionen im Nationalsozialismus, ombroj de pasintecoj: antropozofoj kaj iliaj institucioj dum naziismo, en: info3, interrete legebla Arkivigite je 2005-10-16 per la retarkivo Wayback Machine.
- Ernst Klee: Auschwitz, die NS-Medizin und ihre Opfer, Auŝvico, nazimedicino kaj ĝiaj viktimoj, Frankfurto-ĉe-Majno 1997 – komparu kun la recenzo de Götz Aly: In der Geisterbahn des Fortschritts, en la fantomtrajno de progreso, en: Berliner Zeitung de la 6-a de septembro 1997, interrete legebla en la tekstoarkivo de Berliner Zeitung.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala ttt-ejo, www.weleda.de
- Weleda - firmaa raporto 2006 Arkivigite je 2007-11-09 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

