Weidlingbach
Weidlingbach [Vajdlingbaĥ], signifas Weidling-rivereto, estas katastra komunumo (loĝloko) de la urba komunumo Klostronovburgo, germane Klosterneuburg, Urbo de la Interpopola Kompreniĝo, en la federacia lando Malsupra Aŭstrio. Poŝtkodo: 3400. Post la vilaĝestroj: Peter HAUSER, Fritz PETRICH, Andreas OTTAWA kaj Karlheinz ULDRYCH (ÖVP), ekde la 1-a de julio 2013 estas sinjorino Waltraud BALASKA (ÖVP), la unua virino kiel vilaĝestro en la historio de Klostronovburgo.Fine de septembro 2023 sinjoro Wilhelm Hauser (ÖVP), oiciale transprenis la administradon de Weidlingbach kaj Scheiblingstein. Aliaj, proksimaj subpartoj de Klosterneuburg estas Maria Gugging, Höflein an der Donau, Kierling, Kritzendorf kaj Weidling.
La loko estis menciita la unuafojon kiel "Weydingbach" [Vajdingbaĥ] en la jaro 1366, tiam estis la loko arbarhakista setlejo, kiu ankoraŭ 1787 konsistis el malmultaj arbarhakistaj kabanoj.
Geografio
Weidlingbach situas 5 km sudokcidente de Weidling sur plataĵo de Simonsberg, signifas Simons-monto, inter Steinriegel [Ŝtajnrigel]-strato kaj Sieveringer [Siveringer]-strato.
Vidindaĵo
Kapelo "Maria Nomo" estas filio de la paroĥopreĝejo Weidling konstruita 1932 de la arkitekto Josef SCHÖMER [Ŝemer].
Scheiblingstein [Ŝajblingstajn]
Al Weidlingbach apartenas la Viena Arbaro-setlejo je la nordokcidenta rando de Vieno, kiu kreiĝis el arbaraj kabanoj. Vidindaĵo estas la simpla kapelo "Sankta Huberto", kiu estis konstruita en la jaroj 1954 kaj 1955 kiel filio de la paroĥo Steinbach [Stajnbaĥ] ĉe Mauerbach [Maŭerbaĥ].
Bildaro
-
Kapelo "Maria Nomo" kun ŝtonreliefo, Kristo kun militisto
-
Kapelo "Maria Nomo" de Weidlingbach
-
Domo de la fajrobrigado de Weidlingbach
-
Simpla lokokapelo "Sankta Huberto" en Scheiblingstein
- Retejo de Klostronovburgo, germane
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.