Weidling

Weidling
eksa municipo
loĝloko Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 3400
Demografio
Loĝantaro 3 258  () [+]
Geografio
Geografia situo 48° 17′ N, 16° 19′ O (mapo)48.29055555555616.308611111111Koordinatoj: 48° 17′ N, 16° 19′ O (mapo) [+]
Alto 196 m [+]
Weidling (Aŭstrio)
Weidling (Aŭstrio)
DEC
Situo de Weidling

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Weidling (Klosterneuburg) [+]
vdr
Katolika paroĥa preĝejo de Weidling en direkto Klostronovburgo

Weidling [Vajdling] estas katastra komunumo (loĝloko) de la urba komunumo Klostronovburgo, germane Klosterneuburg, Urbo de la Interpopola Kompreniĝo, en la federacia lando Malsupra Aŭstrio, kun ĉirkaŭ 4 500 loĝantoj. Poŝtkodo: 3400. Vilaĝestro: Martin Trat-Wieser (ÖVP). Aliaj, proksimaj subpartoj de Klosterneuburg estas Maria Gugging, Höflein an der Donau, Kierling, Kritzendorf kaj Weidlingbach.

Geografio

La katastra areo de 16,5 km² situas ĉe la Weidling-rivereto kaj estas ĉirkaŭataj de montetoj kaj montoj kiel Buchberg [Buĥberg], Haschberg [Haŝberg], Leopoldomonto, Kahlenberg (Vieno), Exelberg [Ekselberg] aŭ Hermannskogel.

Historio

La stratoloko Weidling kreiĝis ĉe la kuniĝo de Weidling-rivereto kun Rotgraben-rivereto. La unua mencio de la nomo "Widenice" [Videnice] de la slava nomo por "Waldbach" [Valdbaĥ], signifas arbarorivereto, devenas el la jaro 1108. Weidling estis en la 19-a jarcento konata kurac- kaj ripozloko kiel ŝatata somera feriejo. Sekve tio ekzistas multaj vilaoj el la 2-a duono de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Ekzistis eĉ ekde la jaro 1908 ĝis 1919 inter la stacidomo Weidling (en Klostronovburgo) kaj Weidling 3,7 km longa konekto kun trolebuso. Tiu ĉi linio estis unu el unuaj trolebusentreprenoj en Aŭstrio.

Vidindaĵoj

  • De 1403 ĝis 1407 estis konstruita gotika kapelokonstruaĵo, al kiu en 1831 aldoniĝis pli grandigita longdomo, kirkoturo kaj sakristio, kiuj formis la nunan paroĥan katolikan preĝejon "Sanktaj Petro kaj Paŭlo". Admirinda estas la modernaj vitrofenestroj kun la figuraĵoj de Sanktaj Petro kaj Paŭlo.
  • Multaj vilaoj, kiel la vilao Olbricht [Olbriĥt] kun mitologia reliefogrupo konstruita en 1899.

Bildaro

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.