Walther de Châtillon
| Walther de Châtillon | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1135 en Lillo |
| Morto | 1184 en Amiens |
| Mortokialo | bubona pesto |
| Lingvoj | mezepoka latino • malnovfranca |
| Ŝtataneco | Reĝlando Francio |
| Alma mater | Universitato de Parizo |
| Okupo | |
| Okupo | verkisto poeto teologo Goliardo |
| Verkoj | Alexandreis De Alexio Actus sancti Brandani De statibus mundi Lyrical poems Ridmus de sancto Thoma |
Walter de Châtillon (prononco de a familia nomo laŭ sistemo IFA [ʃatijˈɔ̃], latine Gualterus de Castellione) estis latine verkinta aŭtoro de la reĝlando Francio, kiu vivis en la 12-a jarcento (ĉ. 1135 ĝis post 1184).
Li studis sub Stephanus aŭ Stéphane de Beauvais kaj en la Universitato de Parizo. Supozeble dum sia studentaj jaroj li verkis plurajn poemojn en Goliarda stilo, kiuj trovis lokon en la fama kolektaĵo Carmina Burana.
Ĉefverko
Dumvive li estis admirata pro Aleksandreis, la Latina epopeo, kiun li verkis pri Aleksandro la Granda. En tiu heksametra poemego li priskribas vivon kaj aventurojn de Aleksandro. Ĝi enhavas plurajn anakronismojn; interalie li priskribas la Krucumon de Jesuo kiel jam okazintan.
La Alexandreis siatempe estis tre populara, eĉ dumtempe forpelis la Eneadon de Vergilio el la lerneja programo, sed nuntempe apenaŭ estas legata.
Unu ĝia verso restas fama:
- Incidit in Scyllam qui vult vitare Charybdim ("Ofte kaptiĝas de Skil', kiu volas eviti Ĥaribdon".)
Aliaj verkoj
Multaj poemoj en lia stilo aŭ kun liaj temoj atribuiĝis foje al li, kvankam kun nesufiĉe certeco. Ekzemple li ne estas la aŭtoro de la satira poemo Apokalipso de Goljat, kiun foje oni aperigis sub lia nomo.
Walther ankaŭ verkis dialogon kiu atakas Judismon kaj traktaĵon pri la Triunuo; eble li same estas la aŭtoro de Moralium dogma philosophorum.
Li mortis pro la pesto.
En Esperanto aperis
Lia poemo Propter Sion non tacebo aperis sub titolo Mi pro Cion ne silentos en traduko de Gerrit Berveling.
En Antologio Latina (volumo 9) aperos fragmentoj el la Aleksandreado.
Eksteraj ligiloj
- Catholic Encyclopedia: Walter of Chatillon
- Gautier de Châtillon at Association de généalogie des familles Gauthier
- Alexandreis (Bibliotheca Augustan en Aŭgsburgo)
- angle pri satiraj poemoj de li, en la retejo bu.edu, arkivigite en januaro 2009
- Contra Judaeos, De Trinitate (Patrologia Latina en Guglo Libroj)
Bibliografio en la angla
- F. J. E. Raby, A History of Secular Latin Poetry in the Middle Ages (Oksfordo: eldonejo Clarendon Press, 1934. ISBN 0-19-814325-7) vol. 2 pp. 72–80, 190-204.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

