Vörå

| Vörå - Vöyri | |
|---|---|
| Blazono | Situo |
| komunumo | |
| www.vora.fi | |
| Gubernio | Okcidenta Finnlando |
| Provinco | |
| Fondita | 1868 |
| Areo | 427,5 km² |
| Loĝantaro | 3,566 |
| Finnlingvaj | 14% |
| Svedlingvaj | 85% |
Vörå (en la finna Vöyri) estas eksa komunumo en la provinco Ostrobotnio de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ estis parto de la gubernio Okcidenta Finnlando. Komence de 2007 komunumoj Vörå kaj Maxmo estis kunigitaj al nova komunumo Vörå-Maxmo. Vörå havas 6 287 loĝantojn (2022).
La areo de la municipo estas ebena kaj intense uzata por agrikulturo. Pro postglacieja terlevado, Vörå leviĝas ok milimetrojn super la maro ĉiujare. Apud la marbordo kuŝas insularo kun pli ol 300 insuloj kaj klifoj, kiu apartenas al la insularo Kvarken. Rekte apud la marbordo estas la pli grandaj insuloj Oxkangar, Särkimo kaj Österö-Västerö, dum pli fore en la maro kuŝas la insularo Mickelsörarna (Mikkelinsaaret). Ĉi-lasta estis aldonita al la Monda Heredaĵo de UNESKO.
Lingvoj
Vörå estas oficiale dulingva municipo kun la sveda kiel la plimulta lingvo (± 85%) kaj la finna kiel la minoritata lingvo estas parolata kiel denaska lingvo de 13% de la loĝantaro. La proporcio de fremduloj estas sufiĉe alta je 4.5% por kampara municipo en Finnlando.
Publika transporto
Vörå ne estas konektita al la fervoja reto. La plej proksimaj fervojaj stacidomoj estas en Vaasa kaj Kauhava. La plej proksima flughaveno estas la flughaveno Vaasa.
Kulturo
La preĝejo Vörå, konstruita en 1626–1627, situas en la ĉefa urbo Rökiö. Ĝi estas la plej malnova ligna preĝejo ankoraŭ uzata en Finnlando.
La finna-sveda muzika triopo KAJ el Vörå gajnis la svedan Melodifestivalen 2025 kaj reprezentos Svedion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2025 per la kanto Bara bada bastu. Antaŭ *Bara bada bastu*, Svedio laste sendis svedlingvan kontribuaĵon al la Eŭrovido-Kantokonkurso en 1998 – la lastan fojon kiam la reguloj de la konkurso postulis kantadon en sia propra lingvo – kun *Kärleken är* de Jill Johnson[1]. Eĉ antaŭ ol gajni la Melodifestivalen, la kanto estis unu el la plej aŭskultitaj kantoj en Svedio[2].
Vidu ankaŭ
Bara bada bastu (Eŭrovida kanto de KAJ)
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ (sveda) Enskribo de Svedio por la Eŭrovido-Kantokonkurso 2025: “Bara bada bastu” de KAJ, Esc-kompakt.de, 8-a de marto 2025, alirite la 10-an de marto 2025.
- ↑ (fr) Fabien Radanne, Eurovision 2025: Pourquoi la chanson de la Suède, sur les saunas, est un choix surprenant. 20minutes.fr, 9-a-de marto 2025, alirita la 10-an de marto 2025.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


