Vwawa
| Vwawa | |||
|---|---|---|---|
| ward of Tanzania (en) setlejo | |||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Regiono | Regiono Songwe | ||
| Demografio | |||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 9° 7′ S, 32° 57′ O (mapo)-9.119166666666732.942777777778Koordinatoj: 9° 7′ S, 32° 57′ O (mapo) [+] | ||
| Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||


Vwawa estas malgranda urbo en la sudokcidentaj altaj teroj de Tanzanio. Ĝi estas la administra sidejo de la regiono Songwe, kiu estis establita en 2016, kaj de la distrikto Mbozi.
Geografio
En la popolnombrado de 2012, Vwawa havis 56 256 loĝantojn.[1] La urbo situas 1602 metrojn super la marnivelo en la sudaj altaj teroj de Tanzanio.[2] La klimato estas varma kaj modera, modera klimato laŭ la efika klimata klasifiko. La averaĝa pluvokvanto de 1217 milimetroj falas en la pluva sezono de fino de oktobro ĝis komenco de majo, la monatoj de junio ĝis septembro estas tre sekaj. La plej varma monato estas oktobro kun averaĝa temperaturo de 21,7 gradoj Celsiaj, kaj la plej malvarma estas julio kun 17,5 gradoj.[3]
Instalaĵoj kaj servoj
- Sano: La urbo havas distriktan hospitalon kaj preĝejan misian hospitalon.[4][5]
- Instruado: En Vwawa, 1 200 lernantoj estas instruitaj de 71 instruistoj en ŝtata malĉefa lernejo, kio respondas al proporcio instruisto-lernanto de 1:17.[6]
- Akvo: En 2018, 24 procentoj de la loĝantaro havis aliron al pura kaj sekura akvo.[7]
- Preĝejoj: La Anglikana preĝejo estas la plej malnova en la urbo, sed la Moravia preĝejo kaj la Katolika preĝejo reprezentas la plej grandajn konfesiojn.
Ekonomio kaj Infrastrukturo
- Ekonomio: La areo ĉirkaŭ la urbo estas dominata de agrikulturo, ĉefe faboj, maizo, manioko kaj kafo estas kultivataj.
- Vojoj: La loko situas sur la T1 de Daresalamo tra Mbeya ĝis Zambio.[8]
- Fervojo: La TAZARA fervoja linio ankaŭ funkcias tra Vwawa. Ĝis Daresalamo estas 930 kilometroj per trajno, ĝis la landlima stacio Tunduma/Nakonde, 60 kilometroj.[9] En 2019, 100 000 tunoj da maizo estis eksportitaj al Zambio tra stacio Vwawa.[10]
Diversaj
- Meteorito de Mbozi: Unu el la plej grandaj meteoritoj sur la tero, tri metrojn longa kaj unu metron alta fera meteorito, estis trovita dek du kilometrojn oriente de la urbocentro.[11][12]
Referencoj
- ↑ 2012 Population and Housing Census (PDF), p. 117. National Bureau of Statistics and Ministry of Finance (Marto 2013). Arkivita el la originalo je 2018-03-29. Alirita 2020-03-13 .
- ↑ Maps for thr World, Map 500k--xc36-1 (ruse). Russian Army Maps. Arkivita el la originalo je 2015-03-22. Alirita 2020-03-13 .
- ↑ Vwawa climate: Average Temperature, weather by month, Vwawa weather averages - Climate-Data.org. Alirita 2020-03-14 .
- ↑ Mbozi District Hospital, Mbeya. Alirita 2020-03-14 .
- ↑ Mbozi Mission Hospital (angle). Alirita 2020-03-14 .
- ↑ Vwawa Secondary School - Subjects | Combinations. Alirita 2020-03-14 .
- ↑ The Economic Survey 2018 (PDF), p. 211. Ministry of Finance and Planning (August 2019). Arkivita el la originalo je 2020-09-04. Alirita 2020-03-14 .
- ↑ Tanzania Trunk Road Network. Alirita 2020-03-14 .
- ↑ Passenger Train Fares-Tanzania | TAZARA (angle). Alirita 2020-03-14 .
- ↑ The Chronicle. NRZ to move 100k tonnes maize from Tanzania – BBA (angle). Alirita 2020-03-14 .[rompita ligilo]
- ↑ Mbozi Meteorit - Tanzania Tourism. Arkivita el la originalo je 2021-03-05. Alirita 2020-03-14 .
- ↑ Meteoritical Bulletin: Search the Database. Alirita 2020-03-14 .
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Tradukfonto
| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Vwawa" en la germana vikipedio (fonta versio 197767130). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



