Vormsi

Vormsi
insulo [+]

AkvejoBalta maro

Supermara alteco12 m [+]
Koordinatoj59° 0′ N, 23° 15′ O (mapo)5923.25Koordinatoj: 59° 0′ N, 23° 15′ O (mapo)
Akvokolektejo91 km² (9 100 ha) [+]
Areo91 km² (9 100 ha) [+]
Loĝantaro411 [+] (1-a de januaro 2017)
HorzonoUTC+02:00 [+]

Vormsi (Tero)
Vormsi (Tero)
situo de la insulo en Estonio

Vormsi (Estonio)
Vormsi (Estonio)
DEC

Vormsi (Balta maro)
Vormsi (Balta maro)
DEC

Map
Vormsi
Vikimedia Komunejo:  Vormsi [+]
vdr

Vormsi (svede Ormsö, germane Worms) estas insulo en la Balta Maro, kiu apartenas al la ŝtato Estonio kaj al ties distrikto Läänemaa. Ĝi kovras areon de 92 kvadrataj kilometroj kaj estas la kvara plej granda insulo de Estonio.

La insulo apartenas al la Moonsund-insularo kaj situas inter la insulo Hiiumaa kaj la duoninsulo Noarootsi. Inter la insulo kaj la kontinenta parto de Estonio situas 38 kilometrojn larĝa markolo, nomata Voosi. Laŭ la stato de la jaro 2012 nur proksimume 350 homoj daŭre vivas sur la insulo. En someroj dufoje tage pramŝipo veturas de la insula vilaĝo Sviby al la 12 kilometrojn fora kontinenta marhavena urbo Haapsalu.

La insula nomo venas de la sveda insula nomo Ormsö, kiu signifas "insulo de serpentoj". Ekde la 13-a jarcento la insulo estis loĝata de estonaj svedoj, kaj tiel restis dum la pluraj jarcentoj en kiuj Estonio estis regata de la germanaj baltoj. Ĝis la Dua Mondmilito la nombro de la svedaj insulanoj kreskis ĝis 3000. En 1944 la loĝantoj fuĝis tra la Balta Maro al Svedio - kaŭzo estis timo pri la reproskimiĝanta Ruĝa Armeo de Sovetunio, kiu jam en junio 1941 estis perforte okupinta Estonion kaj poste milite forpelita de la same perforte okupanta armeo de Nazia Germanio. Nuntempe nur la nomoj de vilaĝoj kaj de aliaj geografiaj objektoj de la insulo atestas pri la sveda pasinteco: la insulaj vilaĝoj nomiĝas Borrby, Hullo, Kärrslätt, Norrby, Rälby, Saxby, Sviby kaj Söderby (facile imageblas ke en la sveda -by signifas "vilaĝo", ekzemple Norrby "norda vilaĝo" kaj Söderby "suda vilaĝo"). En Hullo situas la en 1632 konstruita insula preĝejo kaj tombejo kun iuj ŝtontaj krucoj aĝaj plurajn jarcentojn, kaj en Saxby ("saksa vilaĝo") situas lumturo.

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.