Vlčkov

Vlčkov
municipo
Vlčkov, aŭtobusa haltejo
Oficiala nomo: Vlčkov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Vlčkov
 - alteco 415 m s. m.
 - koordinatoj 49° 54′ 44″ N 16° 21′ 34″ O / 49.91222 °N, 16.35944 °O / 49.91222; 16.35944 (mapo)
Katastro 2,83 km² (283 ha) Vlčkov
Loĝantaro 110 (2025)
Denseco 38,87 loĝ./km²
Unua skribmencio 1292
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 560 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 581127
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vlčkov
Retpaĝo: vlckov
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Vlčkov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 7 km norde de urbo Litomyšl. Vivas ĉi tie 110 loĝantoj (2025).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sloupnice, Přívrat kaj Němčice.

Historio

La vilaĝo ekestis en la dua duono de 13-a jarcento en kunteksto kun koloniiga agado de familiaro el Drnholec. Oni ne ekskludas, ke ĉi tie jam estis pli malnova setlejo. Unue Vlčkov estas sub nuntempa nomo menciata en la jaro 1292, kiam la ĉeĥa reĝo Venceslao la 2-a donacis ĝin al cisterciana klostro en Zbraslav.

Pri deveno de la vilaĝa nomo ekzistas kelkaj versioj. Laŭ unu el ili ĝi estas derivita de persona nomo Vlček, kies portanto povis ĉi tie esti ĉeĥa lokigisto aŭ la plej granda koloniisto. Laŭ la alia versio estas la nomo derivita de lupokaptaj kavoj, kiujn oni ĉi tie fosis.

Pli granda parto de la vilaĝo de ĝia ekesto apartenis al la sinjorejo Lanšperk-Lanškroun kaj la malpli granda parto pli malfrue fariĝis parto de la sinjorejoj Litomyšl kaj Brandýs nad Orlicí.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869280
1880295
1890288
1900271
1910264
1921264
JaroLoĝantoj
1930271
1950181
1961171
1970132
1980109
199197
JaroLoĝantoj
2001101
201198
2014100
201696
2017102
2018102
JaroLoĝantoj
2019105
2020101
2021100
202298
2023102
2024108
JaroLoĝantoj
2025110

Memorindaĵoj

  • Kapelo de Sankta Maria Helpantino de kristanoj, konstruita en la jaro 1904
  • Monumento de Tomáš Garrigue Masaryk sur vilaĝplaco, kreita el la jaro 1922 de skulptisto Šaloun
  • Vilaĝkabanoj, n-roj 2 kaj 41, popolarĥitekturaĵoj
  • Kroniko el la jaro 1798

Najbare de la bieno n-ro 28 en areo nomata "Na baště" (Sur Bastiono) laŭ la loka tradicio troviĝis fortikaĵeto. Sed nek skribaj, nek arĥeologiaj pruvoj pri ĝia ekzisto estas.

Kulturo

Konata en la vasta ĉirkaŭaĵo Vlčkov fariĝis per tradiciaj muzikaj solenaĵoj nomataj "Pilgrimado al fontejoj", kiu en la vilaĝo okazas ĉiam lastan sabaton en majo jam de la jaro 1983. Komponisto Bohuslav Martinů verkis en la jaro 1955 kantaton je teksto de Miloslav Bureš "Malfermado de fontejoj". La temo estas purigado de fontejoj en Bohemia-Moravia montetaro. Ĉiujare, post aŭdo de la kantato pilgrimas dekoj da homoj en romantikan arbaran valon de Vlčkovský rivereto ĝis arbaraj fontejoj.

Vidu ankaŭ

Pluaj fotoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.