Venedoj
| Venedoj | |
|---|---|
| etnonimo • etno | |
| Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Venedoj estis slavoj, kiuj pasintece loĝis en orienta Eŭropo proksime al la germanaj popoloj kaj la Balta Maro. La preciza signifo iom variis:




- por la mezepokaj skandinavoj, la venedoj estis slavoj loĝantaj apud la suda bordo de la Balta Maro
- por la saksoj kaj nordgermanoj, ili estis slavoj loĝantaj okcidente de rivero Odro
- por la sudgermanoj, ili estis slavoj loĝantaj en Bavario kaj apudaj regionoj
Historio
En la tria libro de sia Geografio, Ptolemeo aludis al la Ουενεδαι / Ouenedai, kiuj loĝis apud la Balta Maro. Tamen modernaj historiistoj kredas ke tiuj ne estis slavoj.
Dum la unua jarmilo estis granda slava migrado, kaj grupoj da slavoj translokiĝis al Pomerio kaj la regiono inter la riveroj Odro kaj Elbo. Ili disiĝis en tribojn. Estis multe da komercado inter la venedoj kaj la danoj kaj svedoj. En 983 la paganaj venedoj sukcese ribelis kontraŭ la kristana Sankta Romia Imperio kaj tio longe malfruigis la germanigon de iliaj landoj. Tamen ili estis ofte atakataj de germanoj, danoj kaj poloj.
En 1124 kaj 1128 la pluraj venedaj grupoj, inkl. tiuj de Pomerio, baptiĝis. En 1168 la danoj krucmilitis kontraŭ la venedoj de la insulo Rügen. De post la 12-a jarcento la venedaj landoj iĝis parto de la Sankta Romia Imperio. De la 12-a al la 14-a jarcentoj, la germanoj koloniis tiujn landojn kaj poste la vorto "venedoj" signifis la slavparolantan minoritaton en la Sankta Romia Imperio.
Hodiaŭ estas nur du grupoj da venedoj: la soraboj de Luzacio en orienta Germanio kaj la kaŝuboj de Pomerio en Pollando.
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.
