Vazospasmo
| Vazospasmo | |
|---|---|
| klinika signo | |
Vazospasmo aŭ vaskulospasmo estas kondiĉo kiam arteriaj spasmoj kondukas al vaskula konstrikto. Tio ĉi povas konduki al hista iskemio kaj histomorto (nekrozo). Cerba vazospasmo povas ekokazi kuntekste de subarakna hemoragio. Simptoma vazospasmo aŭ prokrastita cerba iskemio estas grava kontribuanto al postoperaciaj apopleksio kaj morto, precipe post aneŭrisma subarakna hemoragio. Vazospasmo tipe aperas de 4 ĝis 10 tagoj post subarakna hemoragio.
Kune kun fizika rezisto, vazospasmo estas precipa kaŭzo de iskemio. Kiel fizika rezisto, vazospasmoj povas okazi pro arteriosklerozo. Vazospasmo estas la ĉefa kaŭzo de la angino de Prinzmetal.
Ĝenerala patofiziologio
Normale endoteliaj ĉeloj liberigas prostaciklinon kaj nitratan oksidon (NO), kiuj malstreĉigas la glatajn muskolajn ĉelojn kaj reduktas agregon de trombocitoj. Agregaj trombocitoj stimulas agadon de ADP al endoteliaj ĉeloj kaj helpas ilin malstreĉigi la glatajn muskolajn ĉelojn. Tamen, agregaj trombocitoj ankaŭ stimulas tromboksanon A2 kaj serotoninon, kiuj povas kaŭzi kuntiriĝon de la glataj muskolaj ĉeloj. Ĝenerale la malstreĉiĝoj superpezas la kuntiriĝojn.
Dum aterosklerozo, misfunkcianta endotelio estas observita dum ekzameno. Ĝi ne stimulas sufiĉe da prostaciklino kaj NO por malstreĉigi la glatajn muskolajn ĉelojn. Ankaŭ ne estas sufiĉa sindeteno de la agregado de trombocitoj. En ĉi tiu kazo, la pli granda agregado de trombocitoj produktas ADP-on, serotoninon kaj tromboksanon A2. Tamen la serotonino kaj la tromboksano A2 kaŭzas pli da kuntiriĝo de la glataj muskolaj ĉeloj kaj, rezulte, la kuntiriĝoj superpezas la malstreĉiĝojn.
Komplikaĵoj
Kora iskemio pro longedaŭra kora vazospasmo povas konduki al angino, korinfarkto kaj eĉ morto.
Kuracado
La vazospasmo povas esti antaŭmalhelpata per malhelpado de la aterosklerozo. Tio ĉi povas esti farata plurmaniere; la plej gravaj estas vivstilaj modifoj — malpliigo de maldensa lipoproteino (LDL), ĉeso de fumado, korpekzercado kaj kontrolo por aliaj riskaj faktoroj inkluzivante diabeton, trodikiĝon kaj altan sangopremon. Farmakologiaj terapioj inkluzivas hipolipidemiajn agentojn, trombolitikojn kaj antikoagulantojn. Farmakologiaj elektoj por redukti la severecon kaj ŝancon de iskemiaj epizodoj inkluzivas la organikajn nitratojn klasifikitajn kiel longedaŭrajn (ekz. isosorbidon dinitraton) kaj mallongedaŭrajn (ekz. nitroglicerinon).
Aliaj medikamentoj uzataj por redukti la ŝancon kaj severecon de vazospasmo kaj fine iskemio inkluzivas L-tipajn blokantojn de la kalciaj kanaloj (precipe nimodipinon, kune kun verapamilo, diltiazemo, nifedipino) kaj antagonistojn de beta-ricevantoj (ankaŭ konatajn kiel beta-blokantojn aŭ β-blokantojn) kiel propranololon.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.
