Vasquez Rocks
| Vasquez Rocks | ||
|---|---|---|
| historia kvartalo, parko [+] | ||
| Lando | Usono | |
| Regiono | Kalifornio | |
| Koordinatoj | 34° 28′ 48″ N, 118° 19′ 1″ U (mapo)34.4799-118.317Koordinatoj: 34° 28′ 48″ N, 118° 19′ 1″ U (mapo) [+] | |
![]() |
||
| Vasquez Rocks | ||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Vasquez Rocks Natural Area Park [Natura Parko de Areo de Rokoj Vasquez] estas natura parko situanta en la montaro Sierra Pelona en Distrikto Norda de Los-Anĝeleso, Kalifornio. Ĝi lokas ĉe la vilaĝo Agua Dulce inter la antaŭurboj Santa Clarita kaj Palmdale. La areo ankaŭ estas videbla de la aŭtovojo de Valo Antelope (Kalifornia Ŝtata Itinero 14).
La rokaj formaĵoj estis formitaj de rapida erozio dum levado antaŭ ĉirkaŭ 25 milionoj da jaroj, kaj poste malkaŝitaj per orogena agado laŭ la faŭlto San Andreas.
La tataviama tribo loĝis ĉi tie kiam alvenis la hispanoj. Kun la alveno de la hispanaj misioj, kelkaj el tiuj homoj estis devigitaj labori tie. Ili poste komencis paroli hispanan kaj inter-geedziĝante kun aliaj triboj. La lasta el la tataviamoj mortis en 1916.[1]
En 1874, Tiburcio Vásquez, unu el la plej famaj banditoj en Kalifornio, uzis ĉi tiujn ŝtonojn por eskapi policon. Lia nomo poste estis asociita kun ĉi tiu geologia trajto. En 1935 Stanley Bergerman estis dungita de Universal Pictures kiel produktoro de la filmo Werewolf of London. Bergerman sugestis Vasquez-Rokojn kiel lokon de filmado por portreti Tibeton. Ekde tiam estis ofta uzado de Vasquez Rocks en filmoj, televidserioj kaj reklamoj. Inter multaj aliaj, tie estis filmitaj The Big Valley, Bonanza, Star Trek, Bill & Ted's Bogus Journey, kaj Battlestar Galactica.
La teraj kaj rokaj formacioj estis akiritaj iom post iom de kantono Los-Anĝeleso, komencante kun donaco de 40 akreoj en 1971 kaj iĝis parko en 1972.
Referencoj
- ↑ "The Tataviam at Vasquez Rocks," handout of County of Los Angeles Department of Parks & Recreation, Vasquez Rocks Natural Area.

Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





