Valentin Poljakov
| Valentin Poljakov | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1895 en Volgograda provinco |
| Morto | 21-an de junio 1938 (42-jaraĝa) en Moskvo |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Rusia Imperio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Valentin Ivanoviĉ POLJAKOV (naskiĝis en Kamiŝin, Saratova gubernio, la Rusia Imperio en 1896 — mortis la 21-a de junio 1938, Moskvo, Sovetunio) estis senpartia rusa esperantisto kaj instruisto de germana lingvo en lernejo No. 526 de Kirova regiono de Moskvo (lia loĝadreso estis Moskvo, bulvardo Jauzskij, domo 9, apartemento 8). Dum sia publikiĝo inter la jaroj 1922 kaj 1933, parte kiel memstara periodaĵo, parte kiel aldona kajero al Sennacieca Revuo, li estis redakciano de la internacia literatur-socia revuo La Nova Epoko.
Valentin Poljakov estis arestita 10-an de marto 1938. Oni akuzis lin, ke li estis "aktiva membro de faŝista spiona organizaĵo, aganta sub kovro de SAT". Li mortis la 21-an de junio 1938 en malsanulejo de Taganska malliberejo (kiel kaŭzo de la morto notiĝis akuta kolito). Oni ne faris decidon pri la proceso kontraŭ li.
La 31-an de majo 1957 li estis rehonorigita pro decido de Milita prokurorejo de la Moskva Milita Regiono.
Eksteraj ligiloj
- POLJAKOV Valentin Ivanoviĉ, NikSt
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

