Valenki

La novaj valenki

Valenki (ruse валенки) estas tradiciaj rusaj vintraj feltaj botoj, kiuj kutime estas faritaj el ŝafa lano. Ili ne estas akvo-imunaj, tial ofte oni uzas tiujn kun galoŝoj por teni akvon eksteren kaj protekti la plandojn.

Etimologio de la slava vorto "valenki" (unu - valenok) venas el la verbo "valat" t.e. felti. Dum jarcentoj valenki estis preferitaj piedŝuoj, ĉar ili ne nur varmigis gambojn, sed ankaŭ stimulis ties aktivan sangocirkuladon pro permanenta frotado.

Estas tre oportune ilin vesti kaj senŝuigi, kio estas grava cirkonstanco en ekstremaj situacioj. Pro ĉi tio ilin ŝatas infanaro, kiu spertas malfacilaĵojn dum vestado de malsamaj vintraj ŝuoj kun agrafoj. La geolduloj, kiuj ofte suferas pro variko, ankaŭ preferas valenki, precipe dum malvarmaj tagoj.

Produktado de valenki estas tre malfacila kaj eĉ danĝera por spirado (pro lano mem kaj kemiaĵoj uzitaj), precipe kiam ilin oni faras permane. Averaĝe unu valenok bezonas unu kilogramon da lano, kiun oni tondas de unu ŝafo. Pro ĉi tio valenki ĉiam estis multekostaj kaj montris altan bonstaton de la konsuminto.

La plejparton de la feltaj botoj hodiaŭ oni produktas per la industriaj metodoj en specialaj fabrikoj, kiuj funkcias proksimume dek kvin en Rusio. Paro de la novaj feltaj botoj havas samformon kaj nenian diferencon inter unu kaj dua valenok. Dum uzado aperas la dekstra kaj la maldekstra.

Valenki apartenas al la ordinaraj vintraj ekipaĵoj de la rusa armeo. Kvankam valenki povas malhelpi rapidan movadon de soldatoj, ili estas ofte pli praktikaj kaj oportunaj ol normalaj vintraj botoj ĉe subnula temperaturo.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.