Vajro

Fakvorto de heraldiko, vajro estas pelto, prezentanta helmetformajn bildojn jen el arĝento, jen el lazuro, alterne arigitaj en horizontalaj linioj (bildo 1). En normala grandeco, la ŝildon kovras kvar linioj. Vajro bildigas la peltoj de siberia sciuro - (Sciurus vulgaris varius), kun blanka ventro, kaj blu-griza dorso.

bildo 7

Ekzistas multaj variantoj :

  • Palisa vajro : senvertikala alterno, la helmetoj konsistigas samkolorajn vertikalajn vicojn (palisojn) (bildo 2) ;
  • Malvajro : vairo kies paraj linioj estas renversitaj (bildo 7)
  • Kontraŭvajro : palisa vajro kies paraj linioj estas renversitaj (la helmetoj kuniĝas per bazoj kaj pintoj. bildo 3) ;
Noto: En PIV2002 Kontraŭvajro estas erare difinita kiel palisa.
  • Vajreto : malgrandaj helmetoj kiuj ebligas ĉeesto de ses linioj sur la ŝildo;
  • Vajrego : dikaj helmetoj (malpli ol kvar linioj - tre malofta) ;

Kaj ekzistas multaj aliaj:

La bazaj formoj postulas ke la helmetoj el lazuro havas pinton ĉe la supro. Oni duobligas la nombroj de la variantoj nur renversante ilin

  • Renversita vajro: la helmetoj el lazuro havas pinton ĉe la malsupro (bildo 4)

Se oni uzas alian koloron ol arĝento kaj lazuro, ne plu temas pri vajro sed pri "vajrumita" (kun la respondaj variantoj: kontraŭvajrumita, trabe vajrumita, vajretumita...) el <nomo de la koloro de la duon-helmeto supre dekstre> kaj <nomo de la alia koloro>:

  • Vajrumita el gorĝo kaj oro (bildo 5)
  • Kontraŭvajrumita el sinoplo kaj arĝento (bildo 6)

La uzado de helmetoj kiel desegn-motivo estas relative moderna. Antaŭe uziĝis ondaj formoj, foje T-formoj. Tio ŝajne dependas nur de modo aŭ kutimo, kaj ne modifas la identigan valoron de la blazono.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.