UNL
UNL estas projekto de planita interlingvo (pontolingvo, pivota lingvo) por maŝina tradukado. Ĝi krome estas projekto por la starigo de duon-aŭtomata traduk-sistemo por retpaĝoj. Ĝin iniciatis la Universitato de Unuiĝintaj Nacioj ĉirkaŭ 1996. Intertempe eblas konsideri ĝin fiaska.
Origina plano
UNL estas akronimo de la angla esprimo Universal Network Language (= universala reta lingvo). La ideo de UNL estis, ke la fakta enhavo de retpaĝoj estu kodita en angla-devenaj vortoj kaj kun skemisma gramatiko tiel, ke eblu aŭtomata tradukado al homaj lingvoj. La tradukado al UNL okazu kun homa helpo (normale de la aŭtoro). La tekniko do estas simila al tiu de Distribuita Lingvo-Tradukado.
La originala plano estis evoluigi tradukilojn al ĉ. 150 etnaj lingvoj, tiel ke ĉiu UN-regno estu reprezentata per almenaŭ unu lingvo:
- Ĝis novembro 2000 pretu la ses UN-lingvoj (angla, araba, ĉina, franca, hispana, rusa) kaj naŭ pliaj lingvoj kun granda parolantaro (germana, hindia, indonezia, itala, japana, latva, mongola, portugala, svahila).
- Ĝis 2006 pretu 135 pliaj lingvoj, oficialaj en iuj UN-regnoj.
- Aliaj lingvoj ne estu konsiderataj.
La intenco de UNL estis forigi lingvan diskriminacion el TTT. La projekto konsideris sin mem (laŭ libro-titolo) "donaco por jarmilo".
Evoluo
La projekto estis foje iom sekretema. Dumtempe eksteruloj ne povis aliri teknikajn detalojn, kaj lingvoj, kiuj ne estis inter la 150 favoratoj, ne povis proprakoste partopreni. Dum aliaj tempoj estis pli facile ricevi detalojn. Sed la projekto estas protektata de patentoj, kaj ne estas klare, ĉu ili nur malhelpu komercan ekspluatadon fare de eksteruloj aŭ uzon fare de ne-ŝatataj lingvo-komunumoj.
Nun en 2006 la projekto ŝajne atingis neniun el siaj iamaj celoj. Ĝin transprenis fondaĵo, kiu nomas sin UNDL (angle Universal Networking Digital Language Foundation, universala fondaĵo pri reta cifereca lingvo). Ĝi estas asocio laŭ svisa juro kaj permesas al siaj anoj senkostan aliron al ĉiuj rezultoj, kondiĉe ke ili ne komerce profitu.
En 2003 UNDL invitis kunlabori pri enciklopedio, kiu kodu "la empirian kaj sciencan scion, saĝon kaj kulturon de ĉiuj popoloj … en UNL".
Kritiko
Oni kritikis, ke la projekto neglektas minoritatajn lingvojn kaj bazas sian leksikon precipe sur la angla lingvo, do eble ankaŭ sur la konceptoj de la anglalingvaj kulturoj.
Eksteraj ligiloj
- Fondaĵo UNDL Arkivigite je 2011-04-30 per la retarkivo Wayback Machine
- UNL-enciklopedio[rompita ligilo]
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.