Törbel
| Törbel | |
|---|---|
| Blazono de Törbel | |
| Törbel | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Valezo |
| Distrikto | Vispo |
| Koordinatoj | 46° 14′ 24″ N 7° 51′ 0″ O / 46.24000 °N, 7.85000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 14′ 24″ N 7° 51′ 0″ O / 46.24000 °N, 7.85000 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 508 |
| Areo | 17,59 km² |
| Alteco | 1502 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 3923 |
| Komunumkodo | 6296 |
| Situa mapo de Törbel | |
Törbel estas komunumo en la distrikto Vispo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 508 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
La komunumo Törbel situas en Supra Valezo alte super la valo de la rivero Vispa kun bela vido al la valo kaj la Alpoj. La komunumo konsistas el la vilaĝo Törbel kaj la setlejoj Burge, Bina, Zen Blattu, Brunnen, Feld, Fura, Hofmatte, Moosalp, kaj Ze Springu. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 17,59 km², de kiuj 28,4% estas kovritaj de arbaro, 37,9% servas por agrikulturo kaj 2,6% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Törbel limas en nordo al Bürchen, en nordoriento al Zeneggen, en oriento al Stalden, en sudo al Grächen, en sudokcidento al Embd, kaj en okcidento al Unterbäch.
Trafiko
Al Törbel kondukas veturebla vojo ek de la kantona vojo ek de Stalden. Pere de poŝtaŭtolinio de Törbel al Stalden la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Törbel datiĝas el la jaro 1034 kiel Dorbia. En la jaro 1333 la vilaĝanoj de Törbel liberaĉetis sin de la interezrajtoj, kiuj apartenis al vilaĝaj barnoj. En la jaroj 1392 kaj 1400 estis kreitaj regularoj pri la akvoutilizado. En la jaro 1463 estis fondita la kamparana gildo kaj el la jaro 1507 datiĝas la statuto pri la alpoutilizado. En la jaro 1531 estis farita la civita deklaro kaj en la jaro 1533 malfermita la civitana libro.[3]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Törbel – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





