Trabazos
| Trabazos | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 49516 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Javier Faundez Dominguez | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 848 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 41° 45′ N, 6° 30′ U (mapo)41.747222222222-6.4930555555556Koordinatoj: 41° 45′ N, 6° 30′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 736 m [+] | ||
| Areo | 93,26 km² (9 326 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Trabazos [traBAzos] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Aliste, en la okcidento de la provinco, angule kun plej nordorienta Portugalio. Trabazos estas etimologie tradukebla al Trabdomo aŭ Trabejo, kiel loko de kie oni elprenis trabojn por konstruaĵoj; tiu vorto estas latindevena kaj galeg-portugala sed ne uzata en hispana lingvo ("viga"), dum en Portugalio ekzistas Travassos kaj Travaços.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Latedo, Nuez, San Martín del Pedroso, Trabazos kaj Villarino Tras la Sierra, okupas totalan areon de 93,45 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 835 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 1 100 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 73 km de Zamoro, provinca ĉefurbo kaj limas kun Portugalio.
Estas prahistoriaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluetas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: preĝejoj, popola arkitekturo, arkeologio, piedirado laŭ Jakoba Vojo, naturaj lokoj ktp.
La urbestro estas de dekstra partio PP.
Vidu ankaŭ
Notoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





