Torrijas

Torrijas
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44421
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 36  (2025) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 1′ N, 0° 57′ U (mapo)40.0223324-0.95759810000001Koordinatoj: 40° 1′ N, 0° 57′ U (mapo) [+]
Alto 1 359 m [+]
Areo 57,337809 km² ( 573 3.7 809 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torrijas (Provinco Teruelo)
Torrijas (Provinco Teruelo)
DEC
Situo de Torrijas
Torrijas (Hispanio)
Torrijas (Hispanio)
DEC
Situo de Torrijas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torrijas, Teruel [+]
vdr

Torrijas [toRRIĥas] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudorienta komarko Gúdar-Javalambre, kies komarka ĉefurbo estas Mora de Rubielos. La loknomo Torrijas estas ne-etimologie komprenebla kiel pankukoj; sed certe okazis popola etimologio kiu ne rilatas al tiu signifo. En provinco Toledo estas urbo Torrijos.

Geografio

Ĝi estas je 66 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, laŭ ŝoseo, je 38 km rektalinie. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri sudaj, tiu plej orienta nome N-234 kun A-23 Autovía Mudéjar venas el sudoriento kune kun fervojo. Laŭ tiu Albentosa estas la plej malproksima en la komarko, kaj de tie sudokcidente la A-1514 komunikas kun Manzanera, kaj poste kun Torrijas pli sudokcidente, inter tiu kaj Arcos de las Salinas.

La municipa teritorio etendiĝas ĉe la montaro Javalambre. La loĝloko staras je 1359 m super marnivelo, kaj ĉirkaŭe fluas la rivero Albentosa.

Historio

En la islama epoko la areo estis loĝata de berberoj, eble pro la geografia simileco de tiu zono kaj de la brutobredaj ebloj kun ilia devenregiono en Nordafriko.

Pordego de la preĝejo.

Kristanoj konkeris la areon el islamanoj en 1202 fare de Petro la 2-a de Aragono, kiel unu el lastaj islamaj lokoj kiuj rezistis en Aragono.

Kristanoj konkeris la lokon el islamanoj en la 13-a jarcento, kaj post konstituo de la komunumo de domaroj de Teruelo, ĝi estis inkludita en la Sesma del Campo de Sarrión ĝis la provinca divido de 1833. Poste Torrijas prosperis pere de komerco de lano.

Aktualo

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Torrijas oni malaltiĝis el 629 en 1900 ĝis nunaj 527 loĝantoj.

La ĉefa ekonomia agado de la municipo estas turismo. Ludas gravan rolon vintre la proksimeco de la skiejo Aramón Javalambre, same kiel rikoltado de fungoj. Ludas gravan rolon ankaŭ la naturaj sportoj.

Inter vidindaĵoj menciindas preĝejo, urbodomo ktp.

Vidu ankaŭ

Notoj

Bibliografio

  • Ibáñez González, Javier (kunord.) (2009). Las Hoces del Mijares y los Caminos del Agua. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-0-5.
  • Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José F. (2013). Castillos, murallas y torres. La arquitectura fortificada de la Comarca de Gúdar-Javalambre. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-5-0.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.