Titiredoj
La nigravosta titiro (Tityra cayana)
| ||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Natura arealo de titiredoj
| ||||||||||
Genroj
| ||||||||||
|
7 genroj Laniisoma Swainson, WJ, 1832
Laniocera Lesson, RP, 1841 Schiffornis Bonaparte, CLJL, 1854 Iodopleura Lesson, RP, 1839 Tityra Vieillot, LJP, 1816 Xenopsaris Ridgway, R, 1891 Pachyramphus Gray, GR, 1840 | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La titiredoj[1] (Tityridae) estas familio de paseroformaj birdoj el neotropisaj arbaroj. Tiu familio estis difinita en la 19-a jarcento kaj poste plurfoje reklasifikita. Nun ĝi enhavas 36 speciojn en 7 genroj, el kiuj multaj antaŭe apartenigis al la familioj de tiranedoj, pipredoj kaj kotingedoj. La tipa genro de tiu familio estas Tityra, esperantigita "titiro", sed komunlingve ĉiuj titiredoj estas nomataj "titiroj"[1].
Laŭ la nuna klasado, al la familio apartenas malgrandaj kaj mezgrandaj birdoj. La plej eta specio estas la okragorĝa nantitiro (Iodopleura pipra), averaĝe 9,5 cm longa kaj 10 g peza, kaj la plej granda estas la maska titiro (Tityra semifasciata), kiu longas ĉirkaŭ 24 cm kaj pezas averaĝe 88 g[2],[3]. Plejparto de la familianoj havas relative mallongan voston kaj grandan kapon.
Etimologio
La scienca nomo Tityridae deriviĝas de la genro Tityra, kiu estas la nomo de kampara paŝtisto en la Bukolikoj de Vergilio. La antikvuloj ankaŭ donis la nomon Tityri al la satirusoj kaj aliaj bruaj kunuloj de Pajno kaj Bakĥo, kaj ĉi tiu signifo pli taŭgas al la brua kaj agresema konduto de titiroj[4].
Taksonomio
Unue la familion Tityridae (komence kiel subfamilion Tityrinae) enkondukis la angla zoologo George Robert Gray en la jaro 1840. Tiam ĝi enhavis la genrojn Tityra kaj Pachyramphus[5],[6].
Dekomence, la genro Laniocera apartenis al la familio tiranedoj, Iodopleura, Laniisoma, Tityra, Pachyramphus kaj Xenopsaris al kotingedoj, kaj Schiffornis al pipredoj. Poste oni movis la genrojn Tityra, Pachyramphus kaj Xenopsaris al tiranedoj laŭ morfologio de kranio kaj sirinkso[7].
La familio Tityridae en pli malpli moderna stato (kvankam komence kiel senranga klado) estis unue proponita en 1989 laŭ certaj fajnaj ecoj de skeleta kaj sirinksa morfologio[8]. Poste la familion konfirmis pluraj genetikaj esploroj de mitoĥondria kaj kerna DNA[9],[10],[11],[12],[13]. Oni trovis indicojn de du bazaj kladoj en la familio: la unua enhavas la genrojn Schiffornis, Laniocera kaj Laniisoma, kaj la dua la genrojn Iodopleura, Tityra, Xenopsaris kaj Pachyramphus[14].
Molekula studo en la jaro 2019 esploris 5 genrojn el titiredoj, kaj la rezulta filogenetika arbo indicis, ke se oni inkludu la genrojn Oxyruncus, Myiobius kaj Onychorhynchus en Tityridae, la familio estos parafiletika, ĉar la klado de Tityra kaj Schiffornis estas baza al la klado kiu enhavas la genrojn Oxyruncus, Myiobius, Onychorhynchus kaj la tutan familion Tyrannidae[15]. Konsekvence en la nuna sistematiko, la genro Oxyruncus estas apartigita en sian propran familion (la oksirunkedoj), kaj la genroj Onychorhynchus, Terenotriccus kaj Myiobius en la novan familion onikorinkedoj.
Specioj
Laŭ la plej ĝisdata birda sistematiko, AviList[16], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu familio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Ornitologia taksonomio.
- ↑ Buff-throated Purpletuft (Iodopleura pipra). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2018). Alirita 10 January 2018 .
- ↑ Masked Tityra (Tityra semifasciata). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2018). Alirita 10 January 2018 .
- ↑ Birds of the World, Black-tailed Tityra.
- ↑ Gray, George Robert. (1840) A List of the Genera of Birds : with an indication of the typical species of each genus. R. and J.E. Taylor.
- ↑ Bock, Walter J.. (1994) History and Nomenclature of Avian Family-Group Names, Bulletin of the American Museum of Natural History Number 222. American Museum of Natural History, p. 149, 237.
- ↑ Ames, P.L.. (1971) The Morphology of the Syrinx in Passerine Birds, Peabody Museum Bulletin 37. Peabody Museum of Natural History, p. 95–97. Arkivigite je 2021-02-25 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ (1989) “Monophyly and phylogeny of the Schiffornis group (Tyrannoidea)”, Condor 91 (2), p. 444–461. doi:10.2307/1368323.
- ↑ (2006) “Higher-level phylogeny and morphological evolution of tyrant flycatchers, cotingas, manakins, and their allies (Aves: Tyrannida)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 40 (2), p. 471–483. doi:10.1016/j.ympev.2006.03.031.
- ↑ (2007) “A molecular phylogeny of the cotingas (Aves: Cotingidae)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 42 (1), p. 25–37. doi:10.1016/j.ympev.2006.05.041.
- ↑ (2004) “Molecular systematics of New World suboscine birds”, Molecular Phylogenetics and Evolution 32 (1), p. 11–24. doi:10.1016/j.ympev.2003.11.015.
- ↑ (2002) “Basal phylogeny of the Tyrannoidea based on comparisons of cytochrome b and exons of nuclear c-myc and RAG-1 genes”, Auk 119 (4), p. 984–995. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282002%29119%5B0984%3ABPOTTB%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2002)119[0984:BPOTTB]2.0.CO;2]]. Arkivigite je 2018-01-10 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ (2000) “A preliminary phylogenetic hypothesis for the cotingas (Cotingidae) based on mitochondrial DNA”, Auk 117 (1), p. 236–241. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282000%29117%5B0236%3AAPPHFT%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2000)117[0236:APPHFT]2.0.CO;2]].
- ↑ (2007) “Systematics and evolution in the Tityrinae (Passeriformes: Tyrannoidea)”, Auk 124 (4), p. 1317–1329. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282007%29124%5B1317%3ASAEITT%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2007)124[1317:SAEITT]2.0.CO;2]].
- ↑ (2019) “Earth history and the passerine superradiation”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 116 (16), p. 7916–7925. doi:10.1073/pnas.1813206116. Bibkodo:2019PNAS..116.7916O.
- ↑ AviList v2025, konsultita la 5-an de mar. 2026.
| ||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.









