Titel

| Titel | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 21240 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 45° 12′ N, 20° 18′ O (mapo)45.220.3Koordinatoj: 45° 12′ N, 20° 18′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 75 m [+] | ||
| Areo | 262 km² (26 200 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||


Titel (tiel ankaŭ hungare; serbe Тител, germane Theisshügel) estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka. Ankoraŭ 5 vilaĝoj apartenas al la municipo.
Bazaj informoj
- Areo: 67 km²
- Loĝantaro: 5800
- Poŝtkodo: 21240
- Telefonprefikso: +381 21

Situo
La urbo situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ dekstra bordo de Tiso, kiu proksime fluas en la Danubon, laŭ flankovojoj. Aliflanke de Tiso situas Knicjanin; supre de ĝi, kontraŭe de Titel, rivero Bega fluas en Tison. Ponto ligas Titel kaj Knicjanin.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko. La romianoj havis tie komunumon, supozeble ankaŭ havenon. En 1077 okazis la unua mencio pri Titel en formo "Tytul". Oni fondis tie abatejon en 1056 kaj estis ankaŭ fortikaĵo antaŭ la turkoj. En 1526 la turkoj okupis la fortikaĵon, la loko estis grava administrejo. La aŭstroj en 1688 akiris ĝin, sed baldaŭ ankaŭ la turkoj rehavis ĝin. Ekde 1701 la grava loko iĝis limgarda zono de la Habsburgoj. En 1849 la hungara armeo ne povis okupi ĝin. En 1900 vivis en Titel 4711 homoj, (2360 serboj, 1230 germanoj, 990 hungaroj). La urbeto apartenis al Bács-Bodrog ĝis 1920, poste al Jugoslavio. Inter 1941–1944 la hungara armeo okupis Titel. En 1942 granda razio okazis por serĉi partizanojn, sekve 51 homoj mortis. Post 2 jaroj granda venĝo okazis same tiel, ol en Novi Sad.
En 2002 loĝis 5894 da homoj (serboj 4180, hungaroj 582, jugoslavianoj 250, kroatoj 115, slovakoj 103, ciganoj 73, ktp).
Vidindaĵoj estas preĝejoj ortodoksa, luterana, katolika omaĝe al Beata Damo el 1812, fine 2 kapeloj el 1868 kaj 1892.
Konataj urbanoj
En Titel naskiĝis Mileva Marić, Dénes Kislégi Nagy.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





