Telefonisto
Telefonisto estas iama profesio farita ĉefe de virinoj. La profesio de telefonisto preskaŭ hodiaŭ malaperis.


Telefonistoj interligis permane la vokantojn de la abonuloj en la neaŭtomataj telefoncentraloj. Komence ili laboris starantaj, poste sidantaj.
La laboro
La telefonisto ekrigardas (ekzemple lampeto eklumas) [dumnokte ankaŭ ekaŭdas] telefonadan intencon de la vokantoj. La telefonisto interligiĝas al la vokanto kaj demandas la petitan telefonnumeron. Se tio troviĝas loke, la telefonisto tuj faras la interligon. Okaze de longdistanca voko, la telefonisto registras la datumojn en bileto. Fine la telefonisto diras: "mi notis, bonvolu atendi" kaj malligas la kontakton. Poste la telefonisto aŭ iu alia kontaktiĝas kun la malgranda telefona centralo kaj transdonas la datumojn. La telefonisto kontaktiĝas kun la petita abonulo kaj diras: "vi havas longdistancan vokon, bonvolu atendi". Okaze de okupiteco la telefonisto rajtas disligi la paroladon. La telefonisto revokas la unuan telefoniston, kiu faras preta la longdistancan vokon. La telefonisto diras: "mi donas la petitan abonulon, bonvolu paroli" kaj tuj komencas mezuri la paroltempon. Fine de la parolado la telefoncentralo denove signas. La telefonisto enligiĝas kaj demandas: Ĉu finiĝis?. Se neniu respondas, notas rezulton de paroltempo sur la bileton kaj disligas la kontakton. Okaze de lokaj vokoj ĝenerale oni ne mezuris la paroltempon. Se loka lineo signas, la salutvorto estas "centralo", en alia kazo: la loknomo.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.