Tekilo
Tekilo (hispane tequila) estas speco de brando aŭ likvoro produktata ĉefe en la regiono Ĥalisko en Meksiko. Tekilo estas farata el la suko de speco de agavo (preciza nomo: Agavo Tekila Vebera Blua; Hispane: Agave Tequilana Weber Azul / (Caducifolia.ssp.tequilana.cv.azul)), kiu havas longajn kaj mallarĝajn foliojn kaj koloron blu-glaŭkan. La tekilo produktiĝas kiel Nomo de origino en la 5 meksikaj ŝtatoj Guanajuato, Michoacán, Tamaulipas, Nayarit kaj kompreneble en Jalisco. En la 4 aliaj ŝtatoj nur kelkaj komunumoj havas la rajton produkti tekilon.
Ekzistas multaj diversaj specoj de agavo. El kelkaj oni produktas fibrojn, kaj el aliaj alkoholaĵojn. Unue oni uzis por tiaj alkoholaĵoj la nomon meskalo, per vorto el la navatla lingvo (= "tio, kio estas kuirita") por la koro de la planto. Ĉe la alveno de la hispanoj al Meksiko oni komencis distili la meskalojn, kaj oni prenis la nomon "meskalo" por la trinkaĵo mem. Laŭ la paso de la jaroj oni komencis distingi la diversajn meskalojn laŭ deveno, kaj inter ili la plej fama estis la meskalo de Tekilo (urbeto el Jalisco), kaj poste ĝi eknomiĝis simple "tekilo".
La trinkaĵo povas nomiĝi tekilo nur se ĝi enhavas minimume 51 % da agavo. La plej puraj tekiloj enhavas 100 % da agavo. La miksitajn tekilojn oni miksas kun maizsiropo aŭ siropo de sukerkano. La produktistoj de la pura tekilo indikas tion sur la etikedoj ("100 % agavo") por havi plian argumenton ĉe la vendado.
Kategorioj
Oni diferencigas 4 diversajn kategoriojn (laŭ Consejo Regulador del Tequila A.C.). Por la eksporto oni uzas anglajn, ene de Meksiko hispanajn nomojn:
- silver; blanco: klara, travidebla tekilo. Post la distilado oni tuj enboteligas ĝin.
- gold; joven aŭ oro: kiel la klara Tekilo, nur oni farbas ĝin per siropo de sukerkano aŭ aliaj aldonaĵoj.
- aged; reposado: Tekilo, kiu ripozis minimume du monatojn en bareloj el kverka ligno.
- extra-aged; añejo: Tekilo, kiu ripozas minimue unu jaron en bareloj el kverko. La bareloj ne rajtas havi pli ol 600 litrojn.
Krome oni diferencigas du kvalitojn:
- "Miksita", minimume 51 % de la sukero por la alkoholproduktado devenas de la blua agavo, la alia parto povas esti sukero el alia deveno, ĉefe sukerkano. La miksiktan tekilon oni rajtas meti en botelojn, sed ankaŭ en grandajn cisternojn. En la cisternoj ĝenerale la alkohola enhavo estas 55 %. Poste oni miksas kun akvo por redukti la alkoholon antaŭ la trinkado.
- "100 % Agave azul" oni rajtas enmeti nur en botelojn. Ĉefe la ripozintaj tekiloj "reposado" kaj "añejo" havas striktajn kontrolojn.
Laŭ tiuj kategorioj la plej bona tekilo estas ekstra-aĝa 100-%-a tekilo de la blua agavo (Tequila añejo 100 % Agave azul).
Tradicie oni trinkas tekilon el glaseto nomata "ĉevaleto”, sed lastatempe oni kreis pokalon speciale fasonitan por plena ĝuado de la karakteroj de tiu ĉi trinkaĵo.
- Consejo Regulador del Tequila A.C.
- Academia Méxicana del tequila
- AliasSmith - There is something about Tequila Arkivigite je 2008-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
ZEO
- Tequila Esperanto www.tequilaesperanto.com (arkivigita versio de aprilo 2018), premiita en Germanio 2007
- retpaĝa prezento de 2023 Arkivigite je 2023-01-29 per la retarkivo Wayback Machine
Projektoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.