Tapo
Tapo en hispana kuirarto estas esence aperitivo kiun oni servas en plej de la trinkejoj aŭ restoracioj akompanante la trinkaĵojn (ĉu alkohola aŭ ne),[1] Tiu survoja konsumo (trinkejo, konsumo kaj nova trinkejo) estas nomata tapeo, aŭ ir de tapas (tapumi). En multaj regionoj de Hispanio oftas tagmanĝo aŭ vespermanĝo semajnfine surbaze de tapoj, manĝostilo ege populara.
La tapoj iĝis simbolo de hispana identeco konata kaj aprezata ankaŭ de eksterlandanoj kiuj eksportis tiun terminon eksterlanden kaj popularigis kaj la terminon kaj la kutimon ie ajn.
La Monda Tago de..."Tapo" [2]
Preskaŭ kiel la famaj kastanjetoj kaj la flamenko (unu plia nePIVa vorto), tapoj bildigas la hispanan etoson. Kiel ĉiuj scias, temas pri negrandaj porcioj da bongustaĵoj, plej variaj bongustaĵoj: olivoj, terpomoj, paneroj, spicaĵoj. La eblecoj estas multaj. Ekzistas tamen ia filozofio en la kultivado de tapoj. Ili signifas inviton al interparolo, al amikeco, al babilado, al amuziĝo kaj renkontiĝo inter amikoj. Tapoj perfekte sugestas la amikeman, komunikeman animon de la hispana popolo.
La 15-an de junio oni festas la Mondan Tagon de Tapo. Ĉi tiu dato validas ekde la jaro 2010, kreita de la gastronomia Asocio “Saborea España”, kun apogo de la registaro. Nuntempe, la afero evoluas al la tendenco konsideri tapon kiel manifestaĵon de loka Nemateria Kulturriĉaĵo.
Plej konata versio pri la origino de tapo en Hispanujo diras, ke en la 13-a jarcento, reĝo Alfonso la 10-a, la Saĝa, volis moderigi la teruran ebriiĝadon de siaj subuloj, kaj ordonis, ke popularaj restoracioj ĉiam proponu drinkaĵojn kune kun etaj nutraĵoj, por mildigi la krudecon al la stomako.
De kio devenis la nomo “tapa”? Jen alia kurioza rakonto. Oni diras, ke la teleretoj kun nutraĵoj estis metitaj sur la glasoj kun alkoholaĵoj, kaj tio evitis, ke muŝoj falus en la trinkaĵojn. Kompreneble, la vorto “tapa” signifas ankaŭ “kovraĵo“.
Ekzistas aliaj versioj por la deveno de la hispana tapo. Normala afero, se temas pri malnovaj tradicioj, kio faras la aferon eĉ pli amuza.
Referencoj
- ↑ La aktuala eldono de la hispana vortaro DRAE difinas tapa kiel Malgranda porcio de nutraĵo kiun oni servas kiel akompano de trinkaĵo., sen specifi la devenon de la termino.
- ↑ Esperanta Retradio "La Monda Tago de..."Tapo"" la 24an de junio 2023
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.