Tando Adam
| Tando Adam | |||
|---|---|---|---|
| setlejo | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 68080 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 152 617 (2017) [+] | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 25° 46′ N, 68° 40′ O (mapo)25.7637468.66098Koordinatoj: 25° 46′ N, 68° 40′ O (mapo) [+] | ||
| |||
| |||
Tando Adam (urdue ٹنڈو آدم, sinde ٽنڊو آدم) estas urbego en provinco Sindo (Pakistano), en kantono de Navabŝah.
Bazaj informoj
- areo: km²
- supermara alteco: 27 m
- loĝantaro: 152,617 (2017) [1]
- horzono: UTC+ 5 (PKT)
- poŝtkodo: 68050
- telefonkodo: 0235
Geografio
Tando Adam situas sur ebenaĵo proksime al la rivero Induso en sudorienta Pakistano. Ĉirkaŭ la urbego la kanaloj estas oftaj. Hajderabado (Pakistano) troviĝas 53, Karaĉio 196, Sukur 215, Kveta 520, Multano 563, Fajsalabado 762, Lahoro 849, Peŝavaro 856, Rawalpindi 967, Islamabado 980 kilometrojn (aere) [2].
Historio kaj populacio
Tando Adam estis fondita en la 18-a jarcento. La loko apartenis al distrikto de Navabŝah ĝis 1955, poste de Sangar.
| 1961 | 1972 | 1981 | 1998 | 2012 | 2017 |
|---|---|---|---|---|---|
| 10 153 | 19 739 | 29 239 | 50 259 | 59 934 | 152 617 |
La loĝantoj laŭ religio estas ĉefe islamanoj (95%), la ceteraj estas hinduoj, iomete kristanoj, kaj parolas variajn lokajn lingvojn. Estas ankaŭ malgranda hindua minoritato. La loĝantaro parolas sinde (50%, eĉ oficiala lingvo), urdue (30%), panĝabe (10%), paŝtue (6%), krome ofte uzas ankaŭ la anglan lingvon.
Agrikulturo kaj industrio
Tando Adam estas unu el la plej riĉaj agrikulturaj regionoj de Pakistano. Oni kultivas bananojn, mango (frukto)jn, sukerkanojn, tritikojn kaj kotonojn.
Tando Adam havas la plej grandan teksaĵinindustrion en Pakistano. Ekzistas ankaŭ farmacia industrio kaj oni prilaboras fruktosukojn, paperojn. La telekomunikada industrio ankaŭ ludas decidan rolon en vivo de Tando Adam. Menciindas la komercado kun viglaj merkatoj, bazaroj.
Eduko
En Tando Adam altlernejo kaj altnivelaj ŝtataj kaj privataj mezlernejoj funkcias.

Trafiko
Tando Adam situas laŭ la ĉefa arteria fervoja linio inter Karaĉio kaj Lahoro, eĉ ĝi havas disbranĉiĝon al lokaj urboj. Al la urbego kuras 4 vojoj, la plej gravaj el Navabŝah, Tando Alahjar kaj Mirpur Ĥas.
Klimato
Tando Adam situas en arida klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La averaĝa temperaturo estas 25 °C. La plej varma monato estas majo kun 33 °C, kaj la plej malvarma januaro kun 16 °C. Jare pluvas inter 199 mm, en ĉiuj monatoj pluvetas, nur en julio kaj aŭgusto pluvas.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




